
Sign up to save your podcasts
Or


En la sesa epizodo, ni montris, en amuza maniero, kelkajn interesajn aparatojn, kiujn uzas blinduloj preskaŭ ĉiutage. Ni montris la perkins-aparaton, maŝino, kiun uzas blinduloj por skribi brajle. Ni ankaŭ montris la brajlan skribtablon, pli klasike konata kiel tabulo kaj grifelo, (Slate and stylus), angle. Poste, kristian parolis pri la abako, aparato, kiun oni uzis kaj ankoraŭ uzas por lerni kalkuladon aŭ simple kalkuli. Mi ne certas, ĉu abako estas la ĝusta esperanta nomo aŭ ne. Poste, ni parolis pri bastonoj kaj gvidhundoj KTP, kaj fine, mi montris kelkajn trajtojn de la orkam-aparato. Aparato kiu uzeblas por legi tekstojn sen vidi, memstare. Ĝi ankaŭ legas paperajn monojn, rekonas kolorojn, povas priskribi ĉirkaŭaĵon, KTP. Sekvu nian podkaston 🥺 😊. Trovu nin ankaŭ ĉe jutubo, ĉe la kanalo blinduloj rakontas.
By Blinda esperantistoEn la sesa epizodo, ni montris, en amuza maniero, kelkajn interesajn aparatojn, kiujn uzas blinduloj preskaŭ ĉiutage. Ni montris la perkins-aparaton, maŝino, kiun uzas blinduloj por skribi brajle. Ni ankaŭ montris la brajlan skribtablon, pli klasike konata kiel tabulo kaj grifelo, (Slate and stylus), angle. Poste, kristian parolis pri la abako, aparato, kiun oni uzis kaj ankoraŭ uzas por lerni kalkuladon aŭ simple kalkuli. Mi ne certas, ĉu abako estas la ĝusta esperanta nomo aŭ ne. Poste, ni parolis pri bastonoj kaj gvidhundoj KTP, kaj fine, mi montris kelkajn trajtojn de la orkam-aparato. Aparato kiu uzeblas por legi tekstojn sen vidi, memstare. Ĝi ankaŭ legas paperajn monojn, rekonas kolorojn, povas priskribi ĉirkaŭaĵon, KTP. Sekvu nian podkaston 🥺 😊. Trovu nin ankaŭ ĉe jutubo, ĉe la kanalo blinduloj rakontas.