Pro la pripenso aĉeti fotilon ni diskutas pri la novaj tendencoj de fotado. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj la spegulrefleksaj fotiloj estas konsiderataj la ununuraj seriozaj. Nuntempe la senspegulaj fotiloj pli kaj pli furoras. Ni klarigas la du principojn, la avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Restas malfacila decido, kian kaj kiun fotilan – aŭ pli bone dirite – fotilsistemon el fotilo kaj objektivoj elekti.