Fotado demandas multe da teknikaj scioj pri kiel fotilo funkcias kaj kiel uzi ĝin, pri objektivoj kaj aperturoj kaj ekspoziciaj tempoj. En tiu ĉi epizodo ni parolas pri la aliaj, ne-teknikaj partoj de la arto de fotado. Ni parolas pri ora proporcio, simetrio kaj aliaj elementoj de la bilda kompozicioj. Tiujn ni klarigas per ekzemploj, kiujn Eva publikigis en sia retejo http://bilda.punkto.info. Rigardu en la la paĝo de la epizodo por trovi la ligilojn al la fotoj pri kiuj ni parolas dum la epizodo.