La Bona Renkontiĝo

La Bona Renkontiĝo

By Stela Besenyei-MergerEducation
Download on the App Store

La Bona Renkontiĝo episodes

  • Enkonduko de la nova serio pri denaskuleco

    Rebonvenon al LaBoRen!

    En la enkonduka epizodo vi aŭdos pri kio temas la nova serio de La Bona Renkontiĝo.

    Ni okupiĝas pri la temo de denaskuleco.
    Aperos intervjuoj kun diversaj homoj: aktivuloj, denaskuloj, gepatroj rilate al la temo de edukado kun Esperanto.

    La projekton helpas ESF (esperantic.org) kaj ni tre dankas la kunlaboradon al ili.

    53 min
  • Neŭtralismo ne estas tiom neŭtrala – intervjuo kun Xana Paz

    Xana estas portugala aktivulo de 20 jaroj. Ni babilados pri tio kion ŝi faras en SAT. Kiel tio rilatas al esti neŭtrala. Aŭ al formaleco. Ni parolos pri la loka movado en ŝia urbo, Oporto, Portugalio. Ŝi rakontas kiel interesaj diskutoj dum renkontiĝoj montras la valoron de Esperanto, ĉar vi povas ekhavi informojn kiujn vi ne povas legi en la novaĵoj.

    Ankaŭ ni parolos pri tio kial ŝi ne partoprenis Universalan Kongreson en Lisbono, eĉ se ĝi okazis hejme. Kaj kompreneble pri multe pli, do aŭskultu la epizodon.

    49 min
  • Post la reta IJK

    En la enkonduka epizodo pri la reta IJK kie mi parolis pri miaj duboj pri organizado de reta renkontiĝo tiel ambicia kiel IJK.

    Nun mi prezentas al vi rezulton.

    Kiel okazis la IJK? Kiaj estis la spertoj? Kiuj programeroj sukcesis la plej bone? Kian kritikon mi povas trovi.

    Speciala parto de tiu ĉi epizodo estas, ke pro ĝia longeco mi aldonis muzikan paŭzon. Vi povos aŭskulti la gajninton de la Mondvizio!

    53 min
  • IJK reta

    Mi parolas pri la sperto organizi la unuan retan IJK-on! Ŝanĝi de persona renkontiĝo al reta, kiel fari tion? Kio estas tio? Kiaj defioj aperas? Kiaj eblecoj aperas kiuj ne ekzistis antaŭe? Kio same malfacilas? Pri kio oni plendas nun?

    Mi esperas, ke tiu ĉi epizodo inspiros vin por konsideri aliĝi al IJK 2020.

    29 min
  • La panjo de Stela – intervjuo kun Anna Besenyei

    Ekkonu la panjon de "la voĉo de LaBoRen"! Pri mia denaskuleco demandas mi la plej proksiman fonton kiun eblas: venu la lasta intervjuo antaŭ la somera paŭzo, kun mia panjo, Anna Besenyei.

    En tiu ĉi epizodo vipovos aŭdi:

    • pri kiel mia patrino reagis al tio, ke malgraŭ tio, ke mi estas denaskulo, mi neniam respondis Esperante al ŝi,
    • reagojn al ĝeneralaj demandoj kiujn mi ricevas pri denaskuleco,
    • kiajn riproĉojn mia panjo ricevis pro instrui Esperanton al mi,
    • kiujn lingvojn miaj geavoj kaj mia patrino parolas/parolis, kiel influis kiujn lingvojn (ne) lerni la dua mondmilito,
    • kiom da jaroj pasis inter kiam mia patrino la unuan fojon aŭdis pri Esperanto kaj ĝis ŝi finfine decidis lerni ĝin,
    • malgraŭ la entuziasmo kial mia panjo ne uzis la lingvon dum 7-8 jaroj post ĝis lernado,
    • pri partoprenado kaj organizado de renkontiĝoj,
    • kial la Renkontiĝoj de Esperanistaj Familioj okazis tiom altnombre en Hungario, do fakte „ĉe ni”,
    • kial ni fine ĉesis paroli Esperanton en la familio,
    • kaj ankoraŭ multe-multe pli.

      La ligilo al la enketilo pri la unua jaro de LaBoRen estas: https://tinyurl.com/y86xy6s2 Antaŭdankojn por viaj respondoj!

      Ripozigan someran paŭzon al vi!

      40 min
    • Malmultkostaj programeroj! Sed kiel?

      Malmultkostaj programeroj! Bone, sed serioze, kiel fari tion?

      Kompreneble ni scias, ke bezonatas atentado pri la budĝeto: oni bezonas trovi neluksan ejon, kaj manĝon, poste nur prepari malmultkostajn programerojn kaj la tuton orkestri. Sonas facile? Certe ne!

      La fakto, ke junularaj renkontiĝoj estas relative malmultkostaj dankeblas al la sindonemaj organizaj teamoj. Ili provas trovi solvojn por malpliigi la kostojn daŭre sen tro da kompromisoj al la tuta programo.

      La baza regulo estas: malbona organizado pli kostas. Mi parolas pri tio, kie vi perdas monon, havas neatenditajn kostojn, se vi ne bone organizas.

      Mi detaligas:

      • kiel malbona organizado altigas la kostojn por via renkontiĝo,
      • kiel eviti tiujn problemojn,
      • kiuj estas la programeroj kaj organizaj aferoj kiuj fakte kostas la plej multe en la budĝeto,
      • kiel provi malpli kostigi ĝenerale multkostajn programerojn,
      • konsilas pri kiu tipaj progameroj estas (preskaŭ) senpagaj,
      • proponas bonetosigilojn por via evento.
      • Ek al la defio de malmultkostaj programeroj!

        28 min
      • La bonŝanca denaskulo - intervjuo kun Klára Ertl

        Stela intervjuas Klára Ertl pri denaskuleco. Ŝi estas juna psikologo de Amsterdamo, kaj havas multe da similaj spertoj kiel Stela. Estis tre gaja babilado pri familio, lingvoj, landoj kaj kulturoj.

        En tiu ĉi epizodo ni babiladis:

        • pri ŝiaj gepatroj, la amuzaj historioj pri kiel ili eklernis Esperanton
        • lingvoj, lingvodinamikoj kun la fratoj, kaj kiel tio ŝanĝiĝis pro translokiĝo de unu lando al la alia.
        • Ni parolis pri: senhejmuloj kaj rifuĝintoj, pri ŝiaj studoj kaj volontulado,
        • pri la simileco inter psikologio – kion ŝi studis, kaj sociologio – kion mi studis.
        • Ni profunde pridiskutis kiel esti denaskulo influas la vivon, kaj kion oni havas, kion oni maltrafas, sed ĝenerale kial oni bonŝancas esti denaskulo.
        • Kaj kompreneble ankoraŭ multe pli.

          Por trovi aldonajn notojn kaj aliajn menciitajn aferojn pri nia babilado iru al https://stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2018/06/06/la-bonsanca-denaskulo-intervjuo-kun-klara-ertl/

          52 min
        • Rokstelulo de du mondoj - intervjuo kun Bertilo Wennergren

          Stela intervjuas Bertilo Wennergren, kiu iĝis konata unue kiel rokmuzikisto en la Esperanto-rokbandoj Amplifiki kaj Persone. Nuntempe lia nomo pli ofte aperas rilate al Esperanto-gramatikaĵoj. Nome PMEG, aŭ Pomego (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko), kies verkanto li estas.

          El tiu ĉi babilado interalie vi ekscios pli:

          • pri denaskuleco;
          • kio konvinkis lin lerni Esperanton?
          • kial li lernis ankaŭ la svedan signolingvon?
          • kompreneble pri Persone kaj Amplifiki;
          • pri PMEG, kvereloj en la Esperanto-komunumo rilate al gramatiko kaj eĉ pri neduumaj Esperantistoj.
          • kaj pri la sekreta revo, kion li ankoraŭ volonte farus en la Esperanta movado. Li ankoraŭ nenie parolis pri tio, do eble la respondo tre surprizos vin.
          • Por detaloj pri la menciitaj organizoj, temoj, homoj, kaj aliaj movadaj rimarkoj vidu la blogon de Stela:

            https://stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2018/05/29/stelulo-de-du-mondoj-intervjuo-kun-bertilo-wennergren/

            58 min
          • Helpas min la tuta mondo - intervjuo kun Rob Moerbeek

            Stela intervjuas Rob Moerbeek, kiu estas konata kiel LA provleganto de Esperantujo. Li laboris 32 jarojn, inter 1969 kaj 2001 kiel oficisto en la Centra Oficejo de UEA kaj poste daŭrigis volontule la laboron. Li estas honora membro de UEA, ILEI, ISEA. Por lia laboro li iĝis Kavaliro dum la Malferma Tago de UEA en aprilo 2018.

            El tiu ĉi babilado vi ekscios pli pri

            • kion li pensas pri tio, ke li iĝis Kavaliro en la Ordeno de Oranje Nassau,
            • kial gravas la blinduloj al li, kaj kiel ni povas helpi,
            • kio bezonatas por bona UK, kio mankas de la UK-oj,
            • kiel li kaj lia edzino, Nora helpis al komencantoj dum renkontiĝoj,
            • kial li daŭre aktivas, eĉ post 6 jardekoj en la movado.
            • Por detaloj pri la menciitaj organizoj, temoj, homoj, kaj aliaj movadaj rimarkoj vidu la blogon de Stela:

              https://stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2018/05/22/helpas-min-la-tuta-mondo-intervjuo-kun-rob-moerbeek/

              40 min
            • Mi bezonas teamanojn!

              Kiel trovi teamanojn? Kiel trovi homojn, kiuj volonte helpas realigi vian renkontiĝon?

              5 konsiloj por sukcesi en via varbado!

              17 min

            About La Bona Renkontiĝo

            From the publisher's feed

            Lernu organizi Esperanto-renkontiĝojn aŭskultante podkastojn!