
Sign up to save your podcasts
Or


Ni preskaŭ sukcesis paŭzi dum la somero, sed ne! Ĉar ni tamen registris epizodon por vi dum la 111-a Universala Kongreso en Graco kun du frataj podkastoj: Fremdulo kaj Usone Persone!
Bonvenon al Usona Radikala Fremdulo! 🇺🇸✊👽
La kongresa temo estis “Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”. En la epizodo krom Stela ĉeestis Brandono Sowers (Usone Persone) kaj Tobiasz Kubisiowski (Fremdulo).
Menciitaj podkastaj epizodoj de Radikala Tenero:
Menciitaj podkastaj epizodoj de Usone Persone:
* Traduku "funcle"!: https://usonepersone.substack.com/p/traduku-funcle-553
* Ĉu Esperanto estas sekto?!: https://usonepersone.substack.com/p/cu-esperanto-estas-sekto-1a4
Menciita podkasta epizodo de Fremdulo: https://creators.spotify.com/pod/profile/fremdulo/
* Lukse(m)burĝe (kun Gabriel Labrie): https://creators.spotify.com/pod/profile/fremdulo/episodes/307-Luksembure-kun-Gabriel-Labrie-e3ailis
Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero
Polaj radikoj, rusi- kaj israeldevena edzo, komuna loĝloko en Nederlando, kaj subite gravedeco - kun ĝemeloj!
En tiu ĉi epizodo ni parolas kun Karina Goren pri ŝia eksterordinara familia vivo. Ekde la nasko de la ĝemelinoj ŝia vivo forte ŝanĝiĝis.
Ni aŭdos kiel ŝi travivas la tute normalajn ĥaosajn defiojn kun ĝemeloj, kaj kiel ŝi ĵonglas kun tiom da diversaj lingvoj kaj kulturaj tradicioj en la familio.
Antaŭĝoju pri inspira babilado kun la forta kaj mojosa Karina!
Ni ripozas nun dum la somera paŭzo en la norda hemisfero. Feliĉe ni denove sukcesos renkontiĝi kaj pasigos multe da tempo en diversaj Esperanto-renkontiĝoj kune. Ni esperas renkonti ankaŭ vin! Se vi volas glumarkojn de RT, nepre trovu nin kaj ni babiladu pri tio kiun epizodon vi pleje ŝatis! Ĝis poste kaj fartu bone!
Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero
“Kaj, ĉu vi estas esperplena?” - “Jes, mi estas esperplena; mi fakte havas vere tre multe da espero. Sed estas espero, kiu baziĝas je la realisma takso de la enormaj fortoj kiuj koalicias kontraŭ ni. La sola vera ebla espero estas ja, ke ni konfesas al ni mem, kiom multe ni ankoraŭ bezonas fari; kaj mi kredas, ke ni sukcesas tion; kaj ne nur tion, mi kredas ke ni povas fari tion ĝojplenaj.”
(Audre Lorde, 1934-1992, usona aktivistino kaj verkistino, kiu multege kuraĝigis kaj inspiris aliulojn. Ŝi kutime komencis siajn prelegojn per la frazo: “Mi venas al vi kiel afrik-usonano, feministo, lesbo, batalanto, nigra aktivisto, poem-verkisto, patrino kaj travivanto de kancero.”)
The Berlin Years | Die Berliner Jahre — Audre Lorde–The Berlin Years 1984 to 1992
Paula jam ekde sia infaneco aktivas por la konservado de nia tero.
Dum la pandemio, kiam dum iom da tempo ne eblis manifestacii en grandaj grupoj, ŝi komencis konstrui la homamasojn el la ludbrika materialo LEGO. En la nova epizodo eblas aŭskulti pri la spertoj kiujn ŝi faris per la mojosa projekto.
Ŝi ankaŭ ĵonglas kaj evoluigis sian dreg-reĝan identecon Batalanta Beluliĉo. En la epizodo Paula rakontas pri siaj spertoj kun drego.
LEGO-manifestacioj ĉe Instagramo.
Batalanta Beluliĉo ĉe Instagramo.
Pri la 1,5-grada celo de Parizo (anglalingve).
Pri LEGO.
Pri la vorto Bambule.
Pri intersekcieco de Kimberlé Crenshaw vi povas legi (anglalingve) ĉi tie.
Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero
“Ni vivas en kapitalismo, kaj ĝia potenco ŝajnas neevitebla - sed same ŝajnis tia la dia rajto de reĝoj. Ĉiun homan potencon homoj povas rezisti kaj ŝanĝi. Rezisto kaj ŝanĝo ofte komenciĝas en arto. Tre ofte en nia arto, la arto de vortoj.” — Ursula Le Guin, fama usona sciencfikcia verkisto
Kun nia gasto Brandono Sowers hodiaŭ ni babiladas pri mojosa parto de historio el la mondo de sciencfikcio kiun vi nepre devas koni.
Ni parolos pri Los Anĝeleso en la 1940-aj jaroj kaj pri centra figuro de la movado tie: Myrtle R. Douglas, pli bone konata kiel Morojo. Nun jam rekonata kiel la panjo de rolkostumado kaj laŭ la tiama koramiko Forrest J Ackerman: la plej granda ina fano kiu iam ajn vivis!
Morojo kaj Forĵak surhavis la unuan kostumon de la futuro dum la Monda Foiro el 1939 pri kiu ni parolas multe en la epizodo, rigardu fotojn de ĉi tie:
https://www.6sqft.com/historic-photos-take-you-back-to-the-1939-new-york-worlds-fair-in-flushing-meadows/
Fotoj pri la sceno de la grupo en Los Anĝeleso: https://www.fiawol.org.uk/fanstuff/THEN%20Archive/Brad4sj/Brad4sj.htm#1.NAM
Ŝia zino (gazeteto) nomiĝis Guteto. Ĝi estas vorto bone rekonebla kaj elektita el la poemo de Zamĉjo, kiun plej verŝajne ajna Esperanto-parolanto rekonas rapide. Esperanto-USA omaĝas al ŝia memoro kaj enorma laboro kiun ŝi kontribuis al Esperantujo per nomado de sia nova eldonejo Guteto.
Pri la nova eldonejo de Esperanto-USA vi povas legi detalojn ĉi tie: https://esperanto-usa.org/eo/eldonejo/
La zinoj de Morojo estas skanitaj kaj vi povas legi ilin ĉi tie: https://fanac.org/fanzines/Guteto/
La citaĵo fine de la epizodo estas ankaŭ de Ursula Le Guin:
"Elpensi nomon de persono aŭ loko estas malfermi la vojon al la mondo de lingvoj, al kiu la nomo apartenas."
Nuntempe pluraj podkastoj okupiĝis pri Morojo, kaj ni ankaŭ uzis ilin kiel niaj fontoj por tiu ĉi epizodo:
Cos-Story: Morojo: https://overcast.fm/+AAkEAw8qhfw
From Morojo to Yaya Han:
Saluton, Morojo! kaj la inventado de rolkostumado.
NASK en Klevlando: https://nask.org/
Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero
“Mi daŭre kredas, ke kiam oni devas elekti inter malamo kaj espero, oni devas elekti esperon ĉiufoje.” ― Jacinda Ardern, el la libro Potenco de malsama speco
Kelkaj ĝustigoj antaŭ la nova epizodo pri la vortoj iom mise uzitaj en la antaŭa epizodo:
* prezidento ― estro de la ŝtato
* ministro ― persono
* ministerio ― la institucio
Hodiaŭ ni daŭrigas la temon de la balotoj en Hungario. Ni pli detale parolos pri la nova ĉefministro Péter Magyar, kiel li fakte sukcesis venki en tiom mallonga tempo, iom pri la nova registaro, kiu nun jam estas oficiala kaj aŭgurita, pri la gestoj dum la unua tago krom la oficialaĵoj, ankaŭ pri la reago de Orbán al la novelektita ĉefministro, pri la popolfesto en la stratoj, kaj pri la unuaj agoj kaj planoj de la freŝa registaro.
Jen en la bildoj la Ĉenponto kun la preĝejo Matias sur la monteto, apude la arte lumigita parlamento kun amaso da homoj festantaj.
Tiu ĉi mapo estis menciita en la epizodo rilate al la urboj kiujn Péter Magyar sukcesis viziti kaj fari publikan paroladon kaj la rezultoj de la balotoj. La blua simbolas lian partion, la oranĝa la partion de Fidesz en la balotaj rezultoj. La punktetoj reprezentas la urbojn, vilaĝojn kiujn Magyar vizitis.
Videble li ne faris paroladon en Budapeŝto — ne estas punktetoj nordmeze de la lando — grandaj regionoj kiuj antaŭe sen ajna dubo apartenis al Fidesz nun jam iĝis bluaj.
Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero
“La malĝoja vero estas, ke plej multe da malbono estas farata de homoj, kiuj neniam decidas esti bonaj aŭ malbonaj.” – Hannah Arendt
Ni povas doni nur impresojn pri kion signifas la fino de la 16-jara reĝimo de Orbán. Kiu estas Péter Magyar? Kiam li aperis sur la sceno de politiko?
Kio pri la amaskomunikiloj? Kio okazis la tagon kaj nokton de la balotoj? Kio pri virinoj en la parlamento kaj pri GLAT-aj rajtoj?
Ni tuŝas iom de ĉiu temo, sed komprenbele ne eblas detali priparoli la nekredeblan detruan laboron de la ĝisnuna sistemo. Stela pleje koleras pro la daŭra malamparolo.
La piramido de malamparolo ĝis genocido aspektas iel tiel.
Citaĵo en la Auschwitz-Birkenau Muzeo kiu avertas ĉiujn alvenante:
“Memoru, tio ne komenciĝis per gasĉambroj. Ĝi komenciĝis per politikistoj dividantaj la homojn per "ni kontraŭ ili". Ĝi komenciĝis per maltoleremo kaj malamparolo, kaj kiam homoj ĉesis zorgi, ili malsentemiĝis, kaj fermis la okulojn, tio fariĝis glita deklivo al genocido.”
Jen kelkaj ligiloj pri la fakto, ke ĉiu sepa hungara infano naskiĝas eksterlande en la hungara:
* Szabad Pécs: https://szabadpecs.hu/2017/07/minden-hetedik-magyar-gyerek-kulfoldon-szuletik-meg/
* HVG: https://hvg.hu/gazdasag/20170326_kulfoldon_szuleto_magyar_gyerekek (ĉiu sesa laŭ tiu ĉi artikolo el 2017).
* 24: https://24.hu/fn/gazdasag/2019/04/10/ez-a-nemzettragedia-hatbol-egy-magyar-gyerek-kulfoldon-szuletik/ (Ĉiu sesa laŭ artikolo el 2019.)
Ni daŭrigos la temon en la sekva epizodo. Ni pli detale parolos pri la nova ĉefministro Péter Magyar, kiel li fakte sukcesis venki en tiom mallonga tempo, pri la nova registaro, pri la reago de Orbán, pri inaŭguro en la Parlamento, pri la popolfesto en la stratoj, kaj pri la unuaj agoj kaj planoj de la freŝa registaro.
Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero
“La vivo ne devas esti facila, sed ĝi ne estu senenhava.”
Lise Meitner, (1878-1968), nukleofizikistino kaj radioĥemiistino, unu el la plej gravaj sciencistoj de la 20a jarcento
“Mi ne kunlaboros pri la bombo.” - Per tiu klara Ne Lise Meitner esprimis sian moralan sintenon, sed ŝia scienca heredaĵo estas multe pli kompleksa kaj fascina.
En la hodiaŭa epizodo ni aŭdos pri la vivo de virino kiu rompis barilojn, kiam virinoj en universitatoj ankoraŭ estis esceptoj. Ni montras la vojon de ŝia vivo en Vieno ĝis la Imperiestro-Vilhelmo-instituto en Berlino, kie ŝiaj esploroj komunaj kun Otto Hahn fariĝis historiaj.
Bonan aŭskultadon!
Fontoj:
* https://de.wikipedia.org/wiki/Lise_Meitner
* https://www.dhm.de/lemo/biografie/lise-meitner
* https://www.stadtmuseum.de/artikel/lise-meitner
* libro: Schöler, Leonie: Beklaute Frauen. Denkerinnen, Forscherinnen, Pionierinnen: Die unsichtbaren Heldinnen der Geschichte, Penguin Verlag, 2024
La epizodon pri Rosalind Franklin, alia grava sciencistino, kiun ni mencias, vi trovas ĉi tie.
Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero
“Vi serĉis floron kaj trovis frukton.
Vi serĉis akvofonton kaj trovis maron.
Vi serĉis virinon kaj trovis animon —
vi estas seniluziigita.”
el poemo de Edith Södergran, 1892-1923, finn-sveda verkistino el Karelio, kiu parolis jam frue multajn lingvojn - germanan, francan, rusan, anglan, svedan
Nia hodiaŭa gasto havas tre specialan lokon en la koro de la RT-teamo! Nia gasto estas longtempa amikino de ni ambaŭ. Unu bonŝanculo estis surloke dum la babilado, ĉar Carolin loĝas samurbe kun Charlotte en Germanio.
Se vi estis aktiva partoprenanto de la Telegramo-grupo Feminismo kaj Egaleco, tiam vi povis engaĝiĝi en diskutoj kun ŝi kadre de la temo. Ŝi ankaŭ estis prezidanto de TEJO inter 2020 kaj 2021. Kaj nuntempe ŝi havas grandan familion kun kvar infanoj.
Originale svedo, Charlotte planis pasigi nur unu jaron en Hamburgo por studi, sed preskaŭ dudek jarojn poste restas daŭre en Germanio, lando kie parte troviĝas ŝiaj radikoj.
Aŭskultu epizodon pri kulturaj kaj praktikaj diferencoj inter Svedio kaj Germanio, kaj pri la defioj en la ĉiutageco de mojosa patrino kun nekredebla pacienco.
Charlotte menciis plurajn asociojn por kiu ŝi aktivas:
* LUA pri nepagata laboro.
* La sveda asocio en la urbo.
* La ĵurnalo de enmigrintoj en Svedio.
Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero
La grupo, kiu estis menciita komence de la epizodo estas Feminismo kaj egaleco.
“En mondo kiu ofte estas aŭ/aŭ, estas vere grave memori ke ankaŭ eblas ambaŭ, nek/nek kaj ĉio.” — Sally Goldner (diverseca aktivisto)
Hodiaŭ nia gasto ĉe Radikala Tenero estas Markos Malke. Ri havas kvar idojn de kelkmonata ĝis 16 jaraĝa. Ri rakontas al ni pri la longa vojo malkovri sian identecon kaj kiajn paŝojn ri faris en sia vivo por senti sin agordita ankaŭ ekstere kiel ri sentas sin ene.
Ni parolas pri genraj roloj, elŝrankiĝo, diversaj reagoj de la familio, amikoj kaj kolegoj.
Ri ankaŭ venas de familio kie paroli kaj eduki kun pluraj lingvoj estas la normo. Ri rakontos pri diversaj landoj, translokiĝoj kun diversaĝaj infanoj, edukado en persone elpensita kalendara plurlingva sistemo.
“Kreski kun pluraj lingvoj kaj teni ilin vivaj - ĉu tio eblas? - Jes, tio eblas!” - Rosemary Tracy, *1949, lingvistino kun la ĉeftemo plurlingvismo
Ri ankaŭ kunverkis la Terminaron pri Seksa Identeco kaj Seksa Orientiĝo. Vi trovas ĝin ĉi tie. Ankaŭ ri membras en la Akademio de Esperanto.
Ni babiladas ankaŭ pri kreado de neŭtralaj versioj de lingvoj kiuj nature enhavas multe da genroj kiel la germana kaj la hispana. Kaj iom ankaŭ pri ria nova planlingvo: Dunianto.
Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero
“Kiam la viroj silentas, estas nia devo, levi niajn voĉojn nome de niaj idealoj.” — Clara Zetkin
Jen nia epizodo pri la historio de la tago, kiam tutmonde oni festas la “tagon de virinoj” la 8-an de marto. Kaj ne, ni ne volas simple florojn, ni volas rajtojn! Ekkonu la historion de la tago, kial kaj kiam komencis batali virinoj por siaj rajtoj, kiel ili organiziĝis internacie.
Ni parolas ankaŭ pri niaj landoj. Do vi povos aŭdi pri la diferenco inter la du Germanioj post la dua mondmilito kaj pri la tago en Hungario el historia perspektivo ĝis ni alvenas al la nuntempo.
Kio kolerigas nin nun? :)
Ĉu vi protestis dum la tago? Ĉu vi festas ĝin? Kion vi pensas pri la tago? Ĉu ankoraŭ ĝi estas bezonata? Kiajn rajtojn vi volas kiujn vi ankoraŭ ne havas?
“Kiel virino mi ne havas landon. Kiel virino mi ne volas landon. Kiel virino mia lando estas la tuta mondo.” — Virginia Woolf
Niaj fontoj: https://www.internationalwomensday.com/Activity/15586/The-history-of-IWD (angla)
https://www.internationalwomensday.org/history-of-international-womens-day/ (angla)
Pri la hungara movado en la sindikatoj: https://www.munkaugyiszemle.hu/nonap-tortenete-es-helye-szakszervezeti-mozgalomban (hungara)
Pri la germana historio: https://www.ddr-geschichte.de/GESELLSCHAFT/Feiertage/Frauentag/frauentag.html (germana) kaj dankon al Conny pro la rakontoj pri GDR!
Nian aŭskultan grupeton en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero
From the publisher's feed