Radio Esperanto

Radio Esperanto, №51

12.01.2019 - By Aleksander Korĵenkov & Halina GoreckaPlay

Download our free app to listen on your phone

Download on the App StoreGet it on Google Play

La 51a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto estas la lasta por la 2019a jaro. Post la enkonduko de Aleksandro, en sia Kaliningrada felietono Halina rakontas pri la renovigo de loĝdomoj en la centro de Kaliningrado, inkluzive de la domo en kiu estas nia redakcio. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la novembra eldono de La Ondo de Esperanto. La programo finiĝas per kanzono de Gijom Armide.

En ĉi tiu programo:

Enkonduko

Okcidente de Ruslando: Renovigo de domoj en Kaliningrado

Esperanto-novaĵoj

La Ondo de Esperanto, 2019, №11

La postrompiĝa temp': Kanto de Gijom' Armide

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

Kantas: Gijom Armide

Uzitaj referencoj:

Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/

Nenifar' ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com///eo/kanzono-tradicia-progresiva/gijom-armide/1-nenifar.html.

More episodes from Radio Esperanto