
Sign up to save your podcasts
Or


En la 1508-a E_elsendo el la 25.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• La heroo de nia nunsemajna felietono estas Władysław Folkierski inĝeniero, kiu meritiĝis per siaj labroj, sed ankaŭ patriota engaĝiĝo ne nur por Pollando, sed ankaŭ Francio kaj unuavice Peruo.
.
En la 1507-a E_elsendo el la 20.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Nicola Ruggiero, kiu en la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA gajnis la unuan premion en la kategorio eseo. Ĝi estis dediĉita al Kálmán Kalocsay i.a. en la 50-a datreveno de lia morto. Antaŭ kelkaj tagoj en la reto estis prezentita speciala retprelego de Nicola Ruggiero al ĝi dediĉita „Inter silento kaj atesto”; Post la interparolo ni citas la poeziaĵon de Kalocsay „Aŭtuna parko” el „Tra la ŝtormo”.
En la 1506-a E_elsendo el la 15.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ en nia felietono pri dek ses lokoj ricevintaj la nomon „Mirlokoj de Pollando 2026” laŭ la plebiscito de la pola eldono de „National Geographic”, ni iom supraĵe informas pri la ok unuaj.
.
En la 1505-a E_elsendo el la 10.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komencaj aktualaĵoj – tuj post la historiaj datoj – ni informas pri unu el la polaj patronoj de 2027, kiu estas Kazimiera Bujwid la socia kaj kleriga agantino. Ŝi estis ankaŭ esperantistino kunlaboranta kun sia edzo prof. Odo Bujwid. Krome ni informas pri la nunjara laŭreatino de la Paca Nobel-premio. Koncerne la ekonomiajn temojn ni informas pri Pollando kiel la unia avanulo en la kukurboproduktado.
En la 1505-a E_elsendo el la 10.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komencaj aktualaĵoj – tuj post la historiaj datoj – ni informas pri unu el la pioniroj de 2027, kiu estas Kazimiera Bujwid la socia kaj kleriga agantino. Ŝi estis ankaŭ esperantistino kunlaboranta kun sia edzo prof. Oto Bujwid. Krome ni informas pri la nunjara laŭreatino de la Paca Nobel-premio. Koncerne la ekonomiajn temojn ni informas pri Pollando kiel la unia avanulo en la kukurboproduktado.
En la 1504-a E_elsendo el la 05.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 05.10 ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri prestiĝa premio por Pola Eldoninstituto PIW; pri interesa, plurflanka ekspozicio pri George Sand en la apudvarsovia naskiĝdomo de Frederiko Chopin en Żelazowa Wola; pri ĉ. 100 pentraĵoj de francaj pentristoj el la 19-jarcenta arta grupo nabistoj en la varsovia Muzeo de Łazienki-parko.
En la 1503-a E_elsendo el la 30.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• La hodiaŭa gasto de nia redakcio estas la rerenkontita dum la 111-a UK en Graz Stela Besenyei-Merger, dum la lastaj jaroj honorita per multaj premioj kaj distingoj. Ni do informiĝas pri tio, kio ŝanĝiĝis en ŝia esperantista vivo dum la lasta jaro kaj pri sukcesoj de la podkasto „Radikala Tenero”, kiun ŝi gvidas kun Carolin Weemeyer (https://radikalatenero.substack.com/). La akompana foto al la hodiaŭa programinformo el la fb-profilo de Stela prezentas ŝin en la akompano de amikoj dum la nunjara UK.
En la 1502-a E_elsendo el la 25.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ post kelka paŭzo ni denove invitas vin konatiĝi kun interesa polo, geologo, kiu meritiĝis por Nederlando, Indonezio kaj Pollando, prof. Józef Zwierzycki, kiu eĉ dum 24 jaroj faris esplorojn en la Nederlanda Hindio, la nuna Indonezio.
.
En la 1501-a E_elsendo el la 20.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Ruth “Margo” Keves-Cohen, renkontita ĉi-somere dum la 1-a Virina Kongreso en Graz. Ni ekscias pri ŝia vojo al la E-komunumo kaj multaj respondecaj taskoj, kiujn ŝi plenumis kaj plenumas i.a. en E-versio de Duolingo, estraraneco en ESF kaj laboroj pri PIV.
En la 1500-a E_elsendo el la 15.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• La hodiaŭa 1500-a E_elsendo de la Pola RetRadio estas aparta okazo por nia Leterkesta programero, kiu i.a. estas inspirita de la gratulmesaĝoj de Wu Guojiang, B-komitatano de UEA, la Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo (LEKK); de la Honora Prezidanto de IKEF Ĉielismo – WANG Tianyi kaj de Humphrey Tonkin el Usono lige kun la hodiaŭa jubilea E_elsendo el Varsovio.
.
From the publisher's feed

15 Listeners

48 Listeners