WordPress-Podkasto (Esperanto)

WordPress-Podkasto (Esperanto)

By WPpodcast TeamTechnology
Download on the App Store

WordPress-Podkasto (Esperanto) episodes

  • WordPress 6.6, Dorsey

    WordPress 6.6, alinome Dorsey, ĵus estis lanĉita. Ĝi estas konsiderata unu el la plej grandaj ĝisdatigoj de WordPress en multaj jaroj.

    Memoru ke vi povas aŭskulti tiun ĉi podkaston en Pocket Casts, Spotify, kaj Apple Podcasts aŭ aboni rekte al la RSS-fluo.

    Transskribo de la programo

    Saluton! Mia nomo estas Patricia kaj mi estas komencanto en Esperanto. Vi aŭskultas WordPress Podkaston, la resumon de novaĵoj de la Komunumo de WordPress.

    Tiu ĉi programo enhavas la informon de la 15-a ĝis la 21-a de Julio de 2024.

    La atendata versio WordPress 6.6 estis publikigita kaj ĝi faris tion tra la granda pordo, ĉar post antaŭa versio tre fokusita sur lasi la ĝustajn bazojn kaj korekti multajn erarojn, ĉi tiu versio estas tre fokusita sur funkcioj kaj, precipe, sur vastigo de la eblecoj de la redaktilo.

    WordPress 6.6, ankaŭ konata kiel Dorsey, estas la 50-a ĉefa lanĉo de WordPress, kaj ĝia nomo referencas al la trombonisto Tommy Dorsey kaj al la Dorsey Brothers Orchestra formita en 1934.

    Ĉi tiu lanĉo enkondukis signifajn plibonigojn en dezajno, rendimento kaj alirebleco, ebligante krei variajn dezajnajn kombinaĵojn per kolorŝemoj kaj tipararoj, kaj ofertas novan dezajnon en la Reteja Redaktilo por rapide antaŭrigardi paĝojn. Krome, ĝi inkluzivas aŭtomatajn ĝisdatigojn de kromaĵoj kun sekura retroiro, garantiante la sekurecon de la retejo.

    Inter la plibonigoj de rendimento, elstaras la forigo de nenecesaj dependecoj kaj pli rapida ŝargado de ŝablonoj. En alirebleco, 58 plibonigoj estis realigitaj, faciligante la interagon kun blokoj kaj ŝablonoj.

    Sendube, ni devas danki la klopodojn de pli ol 630 kontribuantoj el 51 landoj.

    Kaj kun la lanĉo de ĉefa versio, ni ankaŭ havas la planon por la sekva malpli grava versio, kiu estos WordPress 6.6.1 kaj kiu jam havas lanĉdaton: la 23-an de Julio 2024. La kandidata versio jam disponeblas por testi.

    Dume, la maŝino ne haltas kaj la lanĉo de la eksperimenta kromaĵo Gutenberg 18.8 inkluzivas kelkajn plibonigojn kiel la subteno por ombroj de grupoj, la subteno por fonbildoj en tutmondaj stiloj, la ĝustigo de enhavaj blokoj aŭ la koloro en ĉiu el la diversaj elementoj de listo.

    Artikolo pri JSON-skemo en WordPress en la Blogo por Programistoj klarigas kiel ĉi tiu ilo plibonigas la validigon kaj strukturigon de JSON-datumoj en projektoj.

    JSON-skemo permesas difini regulojn por JSON-datumoj, faciligante la detekton de eraroj kaj la aŭtomatan kompletigon en kodredaktiloj. Tio estas precipe utila en agordo-dosieroj kiel theme.json, block.json kaj wp-env.json, kiuj agordas temojn, blokojn kaj lokajn mediojn.

    Krome, JSON-skemo ludas gravan rolon en la REST API de WordPress, validigante petan kaj respondan datumojn, kaj ebligante klaran dezajnon de API-oj. La artikolo emfazas la malfermi kontribuon al JSON-skemoj de WordPress, kuraĝigante programistojn partopreni en la kontinua plibonigo de ĉi tiuj iloj.

    La teamo de Dezajno prezentis kelkajn el la laboroj sur kiuj ĝi estas fokusita, kiel la plibonigo de filtriloj, precipe rilate al la uzanto-sperto, la konsolidigo de bulkaj taskoj, la eblo aldoni novan funkcion de aŭtomata teksta alĝustigo, ebligante uzi aŭ ne tranĉi vortojn ĉe la fino de la frazo, aŭ la kreado de nova aŭdio-bloko kiu konsiderinde plibonigas la aktualan ludanton.

    La teamo de Dokumentado daŭre antaŭeniĝas kun la projekto de lokigo kaj tradukado de HelpHub. Oni testas procezon kun la hispana teamo, kiu inkluzivas la kreadon de la projekto en GitHub, la tradukadon kaj revizion de enhavo, kaj la publikigon en GlotPress por aprobo.

    La plej granda defio nun estas la adapto de GlotPress por la administrado de longaj tekstaj enhavoj kaj la kreado de kromaĵoj por importi kaj eksporti datumojn, krome konservante antaŭajn versiojn de la tradukoj, konsiderante ke estas teamoj kiuj jam havas tradukitajn enhavojn kaj ili ne devus perdiĝi.

    Alia elstara elemento estas la bezono plibonigi la multlingvan kapablon de WordPress.org kaj la eblecon teni la URL-ojn en la angla por faciligi la sinkronigon kaj revizion de enhavoj.

    La teamo de Komunumo publikigis multajn datumojn rilatajn al eventoj kiuj rilatas al la unua duonjaro de 2024.

    Rilate al la 66 WordCamp-oj kaj 11 WordPress-eventoj, la celo atingi 45% de novaj ĉeestantoj estas proksima, ĉar ĝi troviĝas ĉe 42%, kvankam nur 25% de la eventoj sukcesas ke duono de iliaj ĉeestantoj estu novaj. Pli ol 80% de la ĉeestantoj estas kontentaj pri la evento.

    Rilate al la Meetup-oj, ni havas 761 grupojn kun pli ol 537.000 membroj, kvankam la ĉeestado al la eventoj iomete falis.

    Oni elspezis preskaŭ 175.000 dolarojn el la 725.000 disponeblaj.

    Pri la tendencoj en Meetup-oj, la personaj renkontiĝoj en Hindio estas tiuj kun la plej alta partopreno, dum la popularaj retaj eventoj fokusiĝis pri SEO, alirebleco kaj artefarita inteligenteco.

    En Azio estas forta engaĝiĝo al personaj eventoj, dum la retaj laborsesioj de Learn WordPress altiras multe da intereso, ĉefe gviditaj de financitaj plentempe kontribuantoj. Krome, oni rimarkis ĝeneralan tendencon en Meetup-oj al virtualaj eventoj post-COVID, kun popularaj temoj kiel artefarita inteligenteco kaj API.

    Kiel resumo de la Kontribuanta Tago de WordCamp Europe, unua konversacio traktis la evoluon kaj aktualajn defiojn de WordPress-eventoj, emfazante la bezonon diversigi la uzantbazon vertikale kaj horizontale, kun novaj ideoj kiel specifaj eventoj por junuloj kaj profesiuloj, kaj ankaŭ la plibonigo de komunikado kaj la uzado de sociaj retoj.

    Oni ankaŭ konsideris la rekurecon de la ĉeestantoj kaj oni sugestas la aplikon de strategioj por fari WordPress-eventojn pli alireblaj kaj allogaj por pli larĝa publiko.

    Kaj fine, tiu ĉi podkasto estas disdonita kun Creative Commons permesilo kiel derivita versio de la WordPress Podkasto en la hispana. Vi havas ĉiujn ligilojn por pligrandigi la informojn, kaj la podkaston en aliaj lingvoj, en WordPress Podcast .eu.

    Ĝis la sekva programo.

    12 min
  • Etosoj de la komunumo

    La teamo de etosoj haltos zorgi pri la revizio de klasikaj etosoj, kaj volas iĝi generanton de etosoj, kiuj povus esti testataj.

    Memoru ke vi povas aŭskulti tiun ĉi podkaston en Pocket Casts, Spotify, kaj Apple Podcasts aŭ aboni rekte al la RSS-fluo.

    Transskribo de la programo

    Saluton! Mia nomo estas Enric Pineda kaj vi aŭskultas WordPress Podkaston, la resumon de novaĵoj de la Komunumo de WordPress.

    Tiu ĉi programo enhavas la informon de la 20-a ĝis la 26-a de Majo de 2024.

    La etosoj nun ne devas esti reviziitaj. Fakte, tio ne tute certas, sed la ŝanĝo al la Etosoj de Blokoj permesis al la teamo de etosoj, la Theme Review Team, tio estas, la teamo kiu reviziis la kvaliton de la etosoj, ege redukti la revizion, por ke la plejmulto de la etosoj senditaj al la deponejo ne bezonas revizion.

    Do, se oni ne ege bezonas revizii, ankaŭ ne la teamo bezonas tiom da homoj reviziantaj, kaj la teamo nun alfrontas ĝeneralan ŝanĝon: koncentriĝi sur la helpo al la programistoj kaj dezajnisto pri la transiro al la blokoj.

    Se tio estas tiel, la teamo kaj la iloj devas grave ŝanĝi. Ekzemple: la kanalo en Slack kiu nomiĝas “Themes review” (revizio de etosoj) nun devus nomiĝi, simple, “themes” (etosoj).

    Sed tio ne estas la nura afero. Se nun oni ne bezonas tiom da homoj reviziantaj etosojn, kiu estos la estonteco de tiuj homoj? Nun oni pripensas, ke la homoj kiuj volas ŝanĝi povus helpi krei kaj subteni etosojn. Ni ne forgesu, kvankam la etosoj “twenty-io” estas kreitaj de Core kaj Themes, ankaŭ estas deponejo de etosoj kreitaj de la komunumo, ĉiuj faritaj kun blokoj, kaj tiuj ĉi povas servi kiel bazo por fari novajn funkciaĵojn kaj ideojn. Archivist, Atlas, Blue Note, Poetry, Purr, Stacks kaj Term jam disponeblas.

    Post la lasta malgranda eldono de Wordpres kaj la ŝanĝoj inkluditaj, oni pripensas WordPress 6.5.4 kiel versiono kiu klopodus ripari la versionon 6.5.

    Por helpi vin situaciiĝi, Wordpres 6.5 inkludis novan interesan funkciaĵon nomita Plugin Dependencies, kiu permesis helpi kromprogrameton scii se ĝi dependis de iu ajn komprogrameto. Alia funkciaĵo inkludita en WordPress estis aktivigi kromprogrameton rekte post sia instalado nesinkrone, simple klakante la butonon “Aktivigi”, sen necese iri al la listo de kromprogrametoj.

    Se ni kunigas tiujn du funkciaĵojn, ni havas situacion: la sistemo kiu aktivigas la kromprogrameton ne povas validigi, se ĝi dependas de alia kromprogrameto. La lasta aplikita fliko montris mesaĝon en la supra parto de la paĝo, kiu avetis la uzantojn ke ili devas reŝarĝi la paĝon, sed neniu faras tion.

    La plej granda problemo estas ke la kromprogrametoj kiuj, post sia aktivigado, bezonas plenumigi ion aŭ sendi la uzanton al ekrano de agordoj, nun tiuj aferoj ne okazas.

    Do, tiu versiono simple klopodas ripari tiun situacion, por ke, se iu devas esti plenumigita, finfine estos. Tamen, tiu estas nur la unua paŝo, por ke WordPress 6.6 enhavos la novan plugin onboarding framework, kiu helpos normaligi ĉiun, kiun la kromprogrametoj povas fari kiam ili estos aktivigitaj.

    La teamo de Core (kerno) prezentis Gutemberg 18.4, kiu aktivigas la kradan moduson defaŭlte, permesas ankaŭ grupigi blokojn kun klavkombinado, kaj permesas inkluzivi tajloritajn ekranformatojn en la dosiero theme.json

    En la Blogo de programistoj ni havas ekzemplon de kreado de kromprogrameto kiu inkluzivas plurajn blokojn: titolo, bloko de klasado kiu permesas voĉdoni inter unu kaj kvin steloj kaj antaŭparolo. Tie ni povos vidi la tutan procezon kaj la ekzempla kodo por tiun atingi. Krei la bazon, registrigi, programi la blokon de klasado kaj bildigi tion por pruvi ĝin en nia ret-paĝaro vi vidos en tiu ĉi eta manlibro.

    La teamo de Dezajno montris kelkajn malfermitajn laborliniojn, kiel la laboro pri la Blocks bindings kaj la plej bona maniero por montri la blokojn kiuj rilatas al aliaj elementoj.

    La teamo de Komunumo proponis ŝanĝon en la reguloj rilataj al la eventejoj kuij enhavas religiajn simbolojn. La ŝanĝo, por faciligi la eniron en kelkaj ejoj, temas pri uzi ejojn kiuj apartenas al religiaj asocioj, sed ne la salonoj dediciitaj al la devotaĵoj. Ankaŭ oni devas teni regulon pri malfermitaj eventoj al ĉiuj.

    Kaj finfine, tiu ĉi podkasto estas disdonita kun permisilo Creative Commons. Vi havas ĉiujn ligilojn por scii pli en WordPress Podcast .eu

    Vi povas aboni al la podksto en la kataluna, la germana, la angla, la hispana kaj la franca.

    Brakumojn, kaj ĝis la sekvan programon!

    7 min
  • Blueprint Gallery

    Galerio, kiel katalogo, permesos krei retpaĝaron WordPress kun agordoj, enhavoj kaj materialoj uzante nur unuklake, por tuj fari demonstro.

    Memoru ke vi povas aŭskulti tiun ĉi podkaston en Pocket Casts, Spotify, kaj Apple Podcasts aŭ aboni rekte al la RSS-fluo.

    Transskribo de la programo

    Saluton! Mia nomo estas Enric Pineda kaj vi aŭskultas WordPress Podkaston, la resumon de novaĵoj de la Komunumo de WordPress.

    Tiu ĉi programo enhavas la informon de la 13-a ĝis la 19-a de Majo de 2024.

    Kunhavi aŭ malkovri projektojn ene de la komunumo de WordPress ne ĉiam estas facila, kvankam eble nun ĝi facilos danke al Blueprint Gallery, katalogo de agordaroj kiu estas subtenita de WordPress Playground. Tio faciligos la eksponadon de kreaĵoj de WordPress.

    Tiu sistemo ne nur simpligas la manieron por montro retpaĝarojn faritajn per la enhav-mastruma sistemo, sed ankaŭ stimulas la kunlaboradon kaj la enspiron inter programistoj, fasonistoj kaj ĉiaj uzantoj.

    BLueprint gallery permesas al la uzantoj alŝuti kaj kunhavi siajn projektojn en interaga kaj vida medio, prezentante antaŭrigardan funkcian vidon de la projektoj sen la neceso de instali WordPress. Imagu vi eksplori fasonojn, kromprogramojn aŭ kompletajn retpaĝarojn kun nur kelkaj klakoj, same kiel en reala instalado.

    Sed eble la graveco de tiu projecto iras trans la demonstrado de projektoj. Danke al centralizo kaj organizado de kreaĵoj de la komunumo, tiu platformo servas kiel katalogo de novigado kaj kreiveco, iĝante risurcon por malnovaj kaj novaj anoj de la komunumo.

    Sed tiu ne estas la nura novaĵo de la semajno… La komunumo WordPress lanĉis novan prov-projekto por provi la enhavon de reta kurso pri Diverseco, Justeco, Inkluziveco kaj Aparteno. Tiu kurso celas sentivigi pri la graveco de krei inkluzivan kaj justan medion.

    La kurso estas dividita en moduloj, kiuj temas diversajn esencajn temojn pri DJIA, havigante al la partoprenantoj informojn kaj praktikajn ilojn por apliki tiujn principojn en projektoj de WordPress. La lanĉo de tiu kurso emfazas la daŭran devon de WordPress kun inkluziveco kaj diverseco ene de sia tutmonda komunumo.

    Post la anonco de la teamo de gastigo de la kreado de WordPress Hosting Directory (Gastiga Katalogo de WordPress), kelkaj duboj pri la administrado de la informo aperis en la teamo de revizio. La du plej gravaj duboj estas la maniero de plenumi la reviziojn, publike aŭ private, konsiderante la privateco de sensivaj datumoj kaj eblaj publikaj konfliktoj, kaj la konfirmo de la datumoj, ĉefe la ebla subjektiveco de la informoj rilataj al la komunumo.

    La teamo de komunumo publikigis informon pri la stato de la bankokontoj de WordPress Community Support, entrepreno kiu administras la eventojn de WordPress.

    Dum la jaro 2023 oni enspezis 665.000 dolarojn de tutmonda sponsorado, kun 342.000 dolaroj donitaj al lokaj eventoj kaj 404.000 al ĝeneralaj elspezoj, rezultante el malprofito de 148.000 dolaroj.

    Por la jaro 2024 oni esperas enspezon de 725.000 dolaroj de sponsoreco. 208.000 dolaroj estis aprobitaj kiel mon-helpo, kaj 400.000 dolaroj kiel ĝeneralaj elspezoj.

    Oni rimarkas, ke en la tempo organizi kaj aranĝi eventojn oni devas esti prudenta, malgraŭ ke la plejparto de elspezoj estas de Meetup.

    La 23-an de majo okazos la kunsidoj por plani la trian eldonon de la Programo de Mentoreco kiu okazos samtempe al la lanĉo de WordPress 6.7.

    Multaj aĵoj lernitaj de la du pasintaj eldonoj estos taŭgitaj. Krome, novaj defioj, kiel laŭpete mentoroj, estos formulitaj.

    De la teamo de Daŭrigebleco oni ĉefas la projekton Health Dashboards (Sanpaneloj), kies celo estas taksi la sanon de projekto de WordPress pere de iloj kiel Bitergia Analytics, kiu analizas la programadon kaj la interagadon de la komunumo, oferante detalitajn metrikojn pri la programado kaj la agado de la komunumo.

    Sia baza kosto estas 1000 dolarojn po monato, kun kromaj elspezoj por tajlorigaj integradoj.Do la projekto ankaŭ konsideras ilojn de malfermita kodo kaj aliaj proprietajn programarojn.

    La WordCamp Europe 2024 ricevis la prestiĝan mecenatecon de Eŭropa Parlamento, substrekante la gravecon de la evento.

    Tiu aprobo, aljuĝita de la prezidanto Roberta Metsola, akcentas la devon kun novigado kaj la kunlaborado kun la Eŭropa Komunumo. La mecenateco ne nur promocias la gravecon de la evento, sed ankaŭ substrekas la decidan rolon de WordPress en novigado.

    Kaj, finfine, tiu podkasto estas disdonita kun CC Permesilo. Vi trovos ĉiujn ligilojn por legi pli en WordPress Podcast .EU.

    Vi ankaŭ povas aboni al la podkasto en la kataluna, la hispana, la germana, la angla kaj la franca.

    Ĝis la sekva programo.

    8 min

About WordPress-Podkasto (Esperanto)

From the publisher's feed

Informo de la WordPress-Komunumo