En la 1416-a E_elsendo el la 02.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la sepa sonraporto pri la 110-a UK en Brno ni proponas:
• La Kongresan rezolucion sekvintan el la debatoj pri la kongresa temo „Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj” gviditaj de ĝia reĝisoro Bengt-Arne Wickström.
• Ni prezentas sonscenon el aŭkcio okazinta sub la gvido de Michael Boris Mandirola.
• Ni transdonas specialan invitmesaĝon de la Loka Kongresa Komitato al la 111-a UK en Graz en 2026, kiun prezentas Philipp Prettenthaler.
• Fine el la repertuaro de la Internacia Arta Vespero ni elektis en la plenumo de Internacia Kongresa Koruso „Dancu… dancu…” kun ekspliko ĉu temas pri slovaka, ĉeĥa aŭ ĉeĥoslovaka popola kanto.
• La programinformon akompanas ĉerpita el fb foto de Marija Belošević pri la finalo de Internacia Arta Vespero.
• La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.