Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 05.04.2025


Listen Later

En la 1387-a E_elsendo el la 05.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• La 4-an de aprilo pasis 66 jaroj post la establo de la unua profesia E-Redakcio en la strukturo de la publika Pola Radio. La datrevenon ni omaĝas i.a. per sondokumentaj citaĵoj aŭdiĝintaj en elsendo pri la 1-a datreveno de ĝia ekzistojaro en 1960. Parolas elstara pola filologo, profesoro Zenon Klemensiewicz, parolas la tiama Ĉefdelegito de UEA en Pollando, d-ro Roman Sakowicz. Krome aŭdiĝas la voĉo de ege populara radioparolistino Barbara Sokalówna, kiu ne nur fariĝis esperantisto, sed ankaŭ en Esperanto verkis kaj tradukis.
• En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri baldaŭ komenciĝontaj priaŭskultoj de pianistoj kvalifikitaj al la nunjara Internacia Chopin-konkurso; pri daŭra memoro kaj porlernejana konkurso de Manghha Muzeo pri helpo de Japanio al polaj orfoj el Siberio dum la 2-a mondmilito.
• Nian felietonon ni dediĉas al polaj matematikistoj, kiuj rompis la ĉifrokodon de la germana Enigma, kio laŭ ekspertoj mallongigis la 2-an mondmiliton je 2-3 jaroj.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la scienca E-somero i.a. kadre de IKU en Brno; pri eventoj de IKUE lige kun la Jubilea Jaro 2015: ikue.org.
• La hodiaŭan programinformon akompanas foto de informafiŝo de Liven Dek rilatanta al la jubileo de la E-elsendoj de Pola Radio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners