Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 05.04.2026


Listen Later

En la 1463-a E_elsendo el la 05.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la festokaza E-elsendo el Varsovio, kiu tempe kongruas kun la komenciĝinta Printempo kaj daŭrantaj Pasko-festoj, ni informas pri iuj ŝanĝoj en la kulta aktivado de la Eklezio sub la gvido de la papo Leono la 14-a. Ni informas pri la omaĝita memoro de la Ĵuroj de la reĝo Johano Kazimiro de antaŭ 370 jaroj.

• En la kulturbultena kroniko ni informas pri la finkonstruado de Sagrada Familia en Barcelono en 2026 kaj kompletigata figuro de s-ta Jakobo el la preĝejo de Malbork. Ĝia kapo estis  ŝtelita dum la tuj postmilitaj jaroj en 1945.
• Fine Barbara Pietrzak interparolas kun Gabi Skonieczna  pri la lastaj „hodleraĵoj” enirintaj la katalogon de la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio. Temas pri „Reĝo Edipo” kaj „Antigono” en la traduko de Douglas B. Gregor aperinta ĉe La Laguna en 1960; „Testamente – plena originala poemaro” de Edwin de Kock, eldonita de Mondial en 2015; pri „Reĝo Maĉjo la 1-a” de Janusz Korczak, esperantigita kaj eldonita de Tomasz Chmielik en 2009.
• Muzike ni kunĝuas fragmente la kanton „Printempo” el la portalo de Tubaro. Foto ĉe nia programinformo rilatas kaj al la Festaj Tagoj de Pasko kaj al la belaj printempaj tagoj 2026.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

6 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

16 Listeners

Chiedilo alla Storia - Intesa Sanpaolo On Air by Intesa Sanpaolo e Chora Media

Chiedilo alla Storia - Intesa Sanpaolo On Air

53 Listeners