Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 05.05.2025


Listen Later

En la 1393-a E_elsendo el la 05.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nian ĉi-semajnan felietonon ni dediĉas al elstara pola-germana kirurgo, la kreinto de du kirurgiaj skoloj: la pola en Krakovo kaj la germana en Vroclavo (Breslau), Jan Antoni Mikulicz-Radecki. Post kelkaj tagoj pasos lia 175-a naskiĝdatreveno.
• En la komenca kulturkroniko ni informas pri interesa ekspozicio de malnovpresaĵoj en la universitata biblioteko de Krakovo lige kun la jubileo de la miljariĝo de la unua kronita pola reĝo; pri repliko de la Sukcena Ĉambro en muzeo de la loko Mamerki.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la jama ebleco aliĝi al la nunjara RETOSO kaj la porinfana desegnokonkurso „La plej grava nomo por mi”, kiun povas partopreni ankaŭ infanoj ne konantaj Esperanton. Kontaktoadreso: [email protected].
• Fine ni renkontiĝas en Leterkesto.
• Muzike ni memorigas la E-version de la kanzono "La geamantoj sur la verda benk'" el la KD eldonita de Vinilkosmo „Jacques Yvart kantas Georges Brassens. La hodiaŭan programinformon akompanas foto prezentanta eksponaĵon en la jubilea ekspozicio en la universitata biblioteko en Vroclavo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners