Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 05.06.2024


Listen Later

En la 1323-a E_elsendo el la 05.06.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• En nia redakcia antaŭmikrofona renkontiĝo ni retrorigardas al la okazintaj semajnfine 35-aj Esperanto-Tagoj en Krakovo kaj al ĝia interesa programo. El la akordiona koncerto de Halina Różenek ni ĉerpas konatajn krakovajn melodiojn akompane al nia interparolo.
• La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas interesan iniciaton „Perdiĝintaj dummilite pentraĵoj en la urba spaco” en Gdansko-Gdynia; la 21-an Festivalon Corso Polonia en Romo; skulptaĵojn de Paweł Orłowski en Reĝaj Ĝardenoj de Krakovo.
• En la E-komunuma segmento ni prezentas adiaŭan informon pri la forpasinta litova esperantisto Petras Čeliauskas, baze de la GK-o de UEA.
• Muzike akompanas nin Daniel Haddad kaj lia kanzono „Kanto al la mondo”.
• La akompana al la programinformo interreta foto bildigas iujn el la skulptaĵoj de Paweł Orłowski el la ciklo "Kontrastoj" videblaj aktuale en Krakovo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners