Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 05.08.2024


Listen Later

En la 1337-a E_elsendo el la 05.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
En nia lunda raporta elsendo pri la 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio la ĉefan atenton ni donas al la tiutaga matena programo Kleriga Lundo. Informas nin pri ĝi la ĝenerala sekretario de UEA, Aleks Kadar. Li ankaŭ dividas kun ni siajn kongresimpresojn kolektitajn ĝis la lunda mateno, en kiuj elstaras la dimanĉa Solena Inaŭguro kun i.a. nova propono de Landaj Salutoj.
Ni krome retrorigardas al la lunda eldono de la loka „The Tanzania Times” https://tanzaniatimes.net/over-830-delegates-from-66-countries-jet-in-arusha-for-the-2024-esperanto-world-congress/, kiu unuapaĝe raportas pri la UK elstarigante la kongresprograman kontribuon de afrikaj esperantistoj. Ĉar ĝi mencias ankaŭ kursokonkurson de UEA pri la svahila ni memorigas la enhavon de unu el la antaŭkongresaj Gazetaraj Komunikoj pri ĝi kiel parto de la kongresa temo “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo” kaj pri  la rilata prelego de Prof. Élisée Byelongo pri tio "Kiel uzi Esperanton kaj la svahilan por la paco en Afriko?” kadre la kongresa Esperantologia Konferenco.
Hodiaŭ en la kongresa programo aŭdiĝis aparta prelego pri Masaja kulturo kaj lingvo. Tial masajoj sur la interreta foto akompanas la hodiaŭan informprogramon. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners