Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 05.09.2023


Listen Later

En la 1269-a E_elsendo el la 05.09.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• La hodiaŭa sondokumenta retrorigardo al la 108-a UK en Torino enhavas la alparolon de Pascal Dubourg Glatigny kun interveno de Bernhard Tuinder dum la vendreda programero de la 108-a UK en Torino dediĉita al prezento kaj publika debato pri la transdono de la historia arkivo de UEA kaj Biblioteko Hodler al la naciaj bibliotekoj de Pollando kaj Aŭstrio.
• La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la Nunjaran Tagon de la Nacia Legado (09.09), la 45-jariĝon de Krakovo sur la listo de Unesko de la Monda Kulturheredaĵo, la restaŭron de la krono sur la krakova Maria-baziliko, kiel unu el la elementoj de la solenaĵoj.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la proksimiĝantaj limdatoj de la tradukkonkurso de Kroata E-ista Unuiĝo (https://eventaservo.org/e/e44e76), kaj Interkultura Novelkonkurso de Bobelarto (https://bobelarto.ink/eo/konkurso/). Pri ĉi tiu konkurso kaj la nunjara rikolto en la formo de libro „La lasta vojaĝo de Cezaro” ni citas vortojn de Paŭlo Sergio Viana el lia jutuba filmeto https://www.youtube.com/watch?v=cBnDO4EWLLk.
• Krome ni memorigas, ke ĝis la 12-a de septembro estis plilongigita la limperiodo por aliĝi al la 2-jaraj magistraj studoj pri interlingvistiko ĉe A. Mickiewicz-universitato: https://rekrutacja.amu.edu.pl/en/studies-cataloge/linguistics-and-information-management-specialty-interlinguistics,562.
• La interreta foto akompananta la programinformon devenas el la fejsbuka albumo de Jeong-ok Song kaj prezentas aŭkciatajn ekzemplerojn de „Enciklopedio de Esperanto”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners