Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 05.11.2024


Listen Later

En la 1358-a E_elsendo el la 05.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hieraŭ estis lanĉita en Parizo arkivejo dediĉita al la bicikla veturo de Lucien Péraire kadre de la projekto Savespero. Lime de la 20-aj kaj 30-aj jaroj li entreprenis eksterordinaran biciklan veturon tra Eŭropo, Sovetunio, Manĝurio, Japanio, la suda Ĉinio, Indoĉinio kaj Indonezio por i.a. kompreni la militkaŭzojn. Pri li kaj lasitaj de li arkivaĵoj ni interparolis kun Pascal Dubourg Glatigny dum ARKONES, kaj tiun interparolon ni prezentas en nia hodiaŭa elsendo. Jen la adreso de la retejo: https://peraire.huma-num.fr/
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri atentigo de la eksa finna prezidento, ke civitanoj de Unio devus kolekti kaze de bezono necesajn provizojn por 72 horoj; pri Pollando kiel produktanto de tombotorĉoj; pri akuzoj de la ukraina prezidento rilate Pollandon.
• La sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al laŭreatoj de la Fondaĵo por la Pola Scienco.
• Hodiaŭ ni elektis por la elsendo la kanton de Feri Floro „Por la paco”, bazitan sur la vortoj de la sveda esperantisto Åke Näsholm.
• La interreta foto akompananta la programinformon prezentas varian sortimenton de tombotorĉoj, kiujn oni flamigas ĉe la tomboj komence de novembro.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners