Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 06.08.2024


Listen Later

En la 1338-a E_elsendo el la 06.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
En nia marda raporta elsendo pri la 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio la ĉefan atenton ni donas al la Tago de Lernado, kiu okazis ankaŭ por la eksterkongresa publiko pere de zoom-platformo. Ni citas el ĝi voĉojn el la prelego pri la burunda instruado de Esperanto kaj el alparolo de Katalin Kovats pri daŭra serĉado de kunlaborantoj por la projekto de edukado.net: Ekparolu. Apartan atenton ni donas al la prezentitaj en la kongresa bulteno Festparolado de UEA-prezidanto Duncan Charters kaj al la agadsufloroj de la Honora UEA-prezidanto, Humphrey Tonkin. En la programo gastas TEJO-estranino Snehaĝa, kiu informas pri junuloj dum la 109-a UK kaj la marda sinprezento de TEJO. Uzante la registraĵon de Fritz Hilpert ni citas sondokumente la vortojn de KD-Konga esperantista junulo, kiu varbas ĉe la kongresa libroservo por afrika literaturo en Esperanto. Fine de Brandono – sondokumento registrita de Snehaĝa - ni ekscias, ke iu el la plej popularaj trinkaĵoj de la mondo, servata ankaŭ dum la trinkmanĝa nokto de la 109-a UK, estas kokakolao, kiu   historie ligiĝas kun lia familio. Nian programinformon akompanas foto de afiŝo emfazanta pacdeziron de esperantistoj. Grave, en la 79-a datreveno de la faligo de la unua atombombo sur Hiroŝimon. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners