Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 10.02.2026


Listen Later

En la 1453-a E_elsendo el la 10.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ denove ni proponas enrigardi iujn el la lastatempe venintaj al la redakcio E-gazetoj. Temas pri la 1-a, februara numero de Esperantolehti; pri la lasta numero de „La Informilo Esperanto” de la Orient-Franca E-Asocio; pri la 11-a numero 2025 de „La Revuo Orienta”.

• En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10.02 – ni informas pri la plej bonaj eksterlandaj studentoj en Pollando 2026; pri novaj studoj rilate robotikon kaj mekatronikon en Vroclavo.
• Nia scienctema rubriko estas dediĉita al la esplorrezultoj pri dormo kiel universala, biologia fenomeno karakterizanta ne sole cerbohavulojn; al promesoplenaj esploroj de sciencistoj el Poznano pri ebleco kultivi japanan zingibron en Pollando. Tiun informon akompanas reta foto pri la realigitaj kultivaĵoj.
• Muzike ni proponas fragmenton de la kanto „Espero brilas en la mallumo” por la vortoj de Andreo Rygielski aperinta en oficiala kanalo de @WaveSculptor.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. ­ La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

6 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

15 Listeners

Chiedilo alla Storia - Intesa Sanpaolo On Air by Intesa Sanpaolo e Chora Media

Chiedilo alla Storia - Intesa Sanpaolo On Air

56 Listeners