Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 10.06.2024


Listen Later

En la 1324-a E_elsendo el la 10.06.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni memorigas el la arkivo de la E-Redakcio de Pola Radio interparolon el 1996 kun fama pola aktorino kaj esperantistino Jadwiga Gibczyńska, kies 100-a naskiĝdatreveno pasas nunmonate. En la interparolo ŝi mencias – sen konigi la titolon - apartan teatraĵon kiun por ŝi estis pretiganta Paul Gubbins. Temas pri monologo „Noemi”, kiun ŝi prezentis i.a. dum la UK en Adelajdo en 1997.
• En la komencaj novaĵoj ni informas pri la plej nova opinisondado rilate enkondukon de eŭro en Pollando; pri la altlerneja programo „Promociado de la pola lingvo”. Krome ni parolas pri la premio Sybilla 2023 atribuita pro la sciencesplora projekto „Arbaro en la vivo kaj kulturo de la loĝantoj de Rzeszów-regiono”; pri la daŭranta en junio reta plebiscito por la pola arbo de la jaro 2024.
• La sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al la brita eksperimento pri „lernemo” de burdoj.
• Hodiaŭ ni proponas kiel muzikan ornamon fragmenton de la E-versio de la kanzono „Lina” en la plenumo de Xiaoyun Xu - Kaekay.
• Sur la akompana interreta foto videbliĝas pola aktorino kaj esperantistino Jadwiga Gibczyńska. Nunmonate pasas ŝia 100-a naskiĝdatreveno.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners