Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 10.08.2023


Listen Later

En la 1264-a E_elsendo el la 10.08.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Jam el Varsovio ni retrorigardas al kelkaj programeroj de la lastaj kongrestagoj. Dank’ al la antaŭmikrofonaj renkontiĝoj ni krome konatiĝas kun trapaso de kelkaj el publikaj kunsidoj kaj informiĝas pri la E-agadoj en kelkaj ekstereŭropaj landoj.
• Shunny rakontas pri sia deĵorado ĉe la Libroservo, kiu tamen ne malebligas al li partopreni kaj aŭskulti elektitajn kongresprogramerojn.
• Kun Yasuo Tabuchi ni interparolas pri la trapaso de la publika kunsido de Oomoto kaj pri ĝia 100-jariĝo festota en Kameoka en septembro.
• Ilia Dewi informas pri la publika kunsido de KAEM-komisiono kaj pri la E-aktivaĵoj en Azio kaj Oceanio.
• Prof. Humphrey Tonkin rakontas pri la publika kunsido de CED kaj pri ĝiaj eldonaĵoj, kiuj celas ankaŭ la eksteran publikon.
• Rico Giacometto dividas i.a. siajn spertojn pri sia unua UK, dum kiu li volontis kiel tradukisto kaj akompananto en la kongresa ekskursa programo.
• Yu Jianchao parolas pri siaj impresoj rilate al la plej interesaj por ŝi kongresprogrameroj.
• Ranja Zafinifotsy el Madagaskaro dividas siajn impresojn kiel la unuafoja UK-kongresanino, sed krome ŝi rakontas pri sia dumkongresa ekzameno kaj pri la reaktiviĝanta E-movado en ŝia lando.
• El la Internacia Arta Vespero ni citas kanton, kiun plenumis Ilia Dewi kun Abel.  Ankaŭ la foto farita de Ilia pri nia antaŭmikrofona renkontiĝo akompanas la hodiaŭan programinformon.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners