Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 10.09.2023


Listen Later

En la 1270-a E_elsendo el la 10.09.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Nia sondokumenta parto rilatanta al la 108-a UK en Torino referencas al la dumkongresa debato pri spiritismo kaj migrado kadre de la renkontiĝo de Eldonejo Lorenz. Post ĝi antaŭ nia mikrofono gastis la preleganto, Paulo Sergio Viana, sed la temo de nia interparolo superis la temon de la prelego kaj ni eksciis krome pri diversfacetaj aktivadoj de nia interparolanto – videoprelegetoj, aŭtora kreado kaj tradukado.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la sabata Tago de la Nacia Legado en Pollando kaj la hodiaŭa solenaĵo kun religia karaktero, dum kiu 9-persona Ulm-familio estis kalkultita inter beatuloj de la Katolika Eklezio. Ili estis pafmortigitaj pro la kaŝado de ok judoj dum la germana okupacio en 1944. Krome ni informas pri la raporto rilata al la trudspecioj en la mondo kaj pri kreskanta populareco de nederlanda filologio.
• Nia scienca temo koncernas inventaĵon de pola inĝeniero, dank’ al kiu homoj surdaj aŭ malbone aŭdantaj povos haŭtsenti sonojn de privilegiitaj veturiloj, kiel ambulancoj kaj fajrobrigadaj aŭtomobiloj.
• El la Brazila Kolekto ni aŭskultas fragmente la kanzonon „Malgranda Taga Serenado”, kiun kantas Flávio Fonseca (https://mailchi.mp/c228645b8a5b/brazilmuzika-klubo). Fragmenton de la kanzono „Feliĉan Naskiĝtagon” ni dediĉas aparte al nia interparolanto Paulo Sergio Viana, kiu antaŭ du tagoj solenis sian 75-jariĝon.
• La akompana interreta foto prezentas filmscenon pri la E-kunveno dum la Tago de la Nacia Legado en Bjalistoko.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners