Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 10.09.2025


Listen Later

En la 1424-a E_elsendo el la 10.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En nia hodiaŭa elsendo ni retrorigardas al la someraj UK-tagoj prezentante nian interparolon kun unu el la novaj Honoraj Membroj de UEA, Zsófia Kóródy. Ŝi parolante pri sia e-ista agado mencias i.a. solenotan 50-jariĝon de sia esperantisteco.

• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la lastnokta dronatako kontraŭ Pollandon; pri daŭra avana loko de Pollando en la pomproduktado; pri la demando ĉu la ukraina fariĝos la dua fremda lingvo en polaj lernejoj.
• En la scienctema rubriko ni traktas sukcesojn de polaj lernantoj, kiuj revenis kun medaloj post la Olimpiko pri Astronomio kaj Astrofiziko en Mumbajo.
• Kelkan spacon ni donas al literaturo informante pri la 9-a tradukkonkurso LUCIJA BORČIĆ, al kiu eblas kontribui ĝis 28.09.2025 ĉe [email protected]. Ni prezentas la rezultojn de la 4-a INK-konkurso anoncitajn dum la 110-a UK. Fine ni prezentas la poeziaĵon de Tiberio Madonna „Somero en la kampoj” el la paĝo de la fb-a grupo E-literaturo kaj muziko.
• Por komunaj muzikaj momentoj ni elektis fragmenton de la E-kanzono “La amo sorĉa kiel sonĝ’”, kiun plenumas Attila Schimmer. Ĝi rivalas inter 10 kantoj en la 54-a kantoparado de Heinz-Wilhelm Sprick. La rezultoj estos konataj merkrede vespere. Nian programinformon akompanas interreta foto pri pomoj, grava pola eksporta produkto.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners