Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 10.10.2025


Listen Later

En la 1430-a E_elsendo el la 10.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

  • La rerenkontita dum la 110-a UK en Brno Rico Giacometto en la interparolo kun nia redakcio dividas novaĵojn pri sia laboro en la Londona E-klubo, kun edukado.net kaj uea.facila.org. Ni ekscias iom ankaŭ pri pliaj aktivadoj, kiujn li planas.
  • Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 10-a de oktobro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri ŝancoj je paco inter Hamas kaj Israelo. Reference al Eurostat ni traktas la demandon, kiom aĝaj estas la uniaj junuloj memstariĝante ekster la gepatra hejmo. Iom aparte ni informas pri interesa ekologia solvo kreiĝinta en Pollando, tio estas observa turo i.a. de maraj birdoj, ne facile videblaj de sur la bordo. Al ĝi referencas nia reta foto akompananta la programinformon.
  • La sciencan rubrikon ni dediĉas al la usonaj esploroj pri efiko de rozaria preĝo je la homa bonfarto kaj sano. Menciidas, ke pere de la eventa servo ĉiutage grupiĝas esperantistoj por komune preĝi la rozarion https://eventaservo.org/e/4b8aa8.
  • Hodiaŭ muzike akompanas nin Flávio Fonseca per sia tradukita el la brazila kanto – „Ho, mi vere volas, ke vi min akceptu”.
  • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
  •  

    ...more
    View all episodesView all episodes
    Download on the App Store

    Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

    • 5
    • 5
    • 5
    • 5
    • 5

    5

    5 ratings


    More shows like Pola Retradio en Esperanto

    View all
    Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

    Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

    13 Listeners

    Visio podcast by Visio Kennisportaal

    Visio podcast

    0 Listeners

    Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

    Esperanto Programo

    0 Listeners