Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 10.11.2023


Listen Later

En la 1282-a E_elsendo el la 10.11.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni referencas al literaturo en nia programo, prezentante la 140-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
• En ampleksa novaĵbulteno ni informas pri polaj urboj klopodantaj pri la titolo de La Kultura Ĉefurbo de Eŭropo; pri la pasonta morgaŭ 105-a datreveno de la regajnita suverenco de Pollando en 1918; pri kolektista monero de Pola Nacia Banko omaĝanta la patriotan Marŝon de Sendependeco (11.11); pri reĝaj rezidejoj kiuj laŭvican fojon malfermis senpage siajn pordojn al la vasta publiko.
• En la sciencbultena rubriko ni informas pri esploroj koncerne la malsaman funkciadon de la homa cerbo dum fizikaj kunvenoj kaj renkontiĝoj sur videoplatformoj.
• En la elsendo ni memorigas la popularan kanton el la periodo de la sendependiĝo de Pollando en 1918 „Mia rosmareno” en la plenumo de la pola ensemblo Es-To. La interreta foto akompananta la programinformon prezentas la lastan kolektistan moneron de la Pola Nacia Banko „Marŝo de Sendependeco”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners