Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 10.12.2025


Listen Later

En la 1442-a E_elsendo el la 10.12.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la komenco de la elsendo vi trovas elektitajn historiajn datojn rilatajn al la 10-a de decembro. Sekvas ilin aktualaĵoj pri ok polaj esploristinoj, kiuj ricevis la premiojn L’Oréal-UNESCO por Virinoj kaj la Scienco; pri la finiĝinta sezono de lueblaj publikaj bicikloj 2025.

• Nian sciencan temon ni dediĉas al enplantaĵo – PRIMA-protezo por homoj suferantaj degeneron de flava makuleto.
• En nia E-komunuma segmento ni referencas al Tago de Homaj Rajtoj kaj porokaza mesaĝo de UEA; ni informas pri la inaŭguro de la ekspozicio VOJAĜO en la Nacia Biblioteko en Varsovio dediĉita al Lucien Péraire; ni peras la alvokon de IKUE partopreni en la IKUE-konkurso “Paŝoj de Espero: survoje al Kristnasko”. Oni atendas ĝis la 23.12.2025 preĝon, poemon, mediton (ĝis 800 vortoj) aŭ kanton ĉe la adreso [email protected].
• En la elsendo muzike akompanas nin Hirosi Nobukuni per fragmento de la originala E-kanto „La ekiro de l’ cignar’”. Mélanie Prin per kristnaska kanto ilustras la informon de IKUE; Kritnaskaj ornamoj ekde la komenco de decembro ornamas polajn placojn; nian programinformon ornamas tiu de antaŭ la Reĝa Kastelo en Varsovio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

6 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

14 Listeners

Concordance des temps by France Culture

Concordance des temps

63 Listeners

Il podcast di Alessandro Barbero: Lezioni e Conferenze di Storia by A cura di: Fabrizio Mele

Il podcast di Alessandro Barbero: Lezioni e Conferenze di Storia

194 Listeners

ゆるコンピュータ科学ラジオ by ゆるコンピュータ科学ラジオ

ゆるコンピュータ科学ラジオ

20 Listeners