Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 15.02.2024


Listen Later

En la 1301-a E_elsendo el la 15.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
 
 Pasas 13 jaroj post la apero de la Pola RetRadio en Esperanto, la 15-an de februaro 2011. Tio estas la okazo tre resume retrorigardi al la pasinta historio, dum kiu nia Redakcio pretigis al la aŭskultantoj – en la kondiĉoj de grandparte sensubtena laboro – 1300 elsendojn. Revoj ne malkreskas….
En la komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri tio,  ke kun altklasa arto eblas intimi ne sole en grandaj urbocentroj, sed ankaŭ en urboj iom foraj kiel ekzemple Rzeszów; pri la unua traduko el la jida en la polan de „Mago el Lublin” de Singer; pri ministraj blovorkestroj, kiuj estis registritaj en la pla listo de nemateria kulturheredaĵo.
En la E-movada kalejdoskopo ni prezentas inviton al la 46-a Esperantologia Konferenco en Aruŝo (kun prelegproponoj retpoŝte al [email protected]). Ni informas pri kongreso de kroataj esperantistoj: https://esperanto.hr/wp/eo/la-12-a-kongreso-de-kroataj-esperantistoj-okazos-en-prvic-luka/; pri kongreso de italaj esperantistoj: kongreso.esperanto.it/90. Krome  ni informas pri la reta Poliglota Renkontiĝo 2024: https://bit.ly/48io4nR, kiun por siaj Indiviuaj Membroj subvencias UEA.
Nia antaŭmikrofona gasto estas Marcin el Madrido, nia aŭskultanto renkontita dum la Poliglota Renkontiĝo en Teresin en 2023, kiu ekciis pri Esperanto pli frue dum ĉi tiu poliglota evento. En la elsendo ni uzas la okazon memorigi pri la sponsorado de UEA por la reta Poliglota Renkontiĝo 2024.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners