Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 15.02.2025


Listen Later

En la 1378-a E_elsendo el la 15.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Baldaŭ venos sendube pliaj informoj pri la nunjara UK en Brno, ni tamen faras la lastan retrorigardon al la Aruŝa UK kun aparta gasto. Georgo Handzlik ne nur ĝin partoprenis, sed ankaŭ kontribuis al ĝia kultura programo. Kelkaj liaj opinioj, komentoj kaj rimarkoj - multajn monatojn post la unua afrika kongreso - meritas pripenson kaj repripenson, tute aparte dum la komenciĝonta semajno. Semajno de Internacia Amikeco.
• En la aktualaĵoj ni informas pri polaj sciencistoj studontaj eksterlande kadre de la stipendia fonduso Bekker NAWA 2025; pri la decido de la Eŭropa Komisiono, ke ekde februaro 2025 en nutraĵproduktoj en la Unio povu esti aplikataj larvoj de grenskarabo; pri la 100-jariĝo de la Muzulmana Religia Asocio de la Pola Respubliko.
• La scienbultena rubriko koncernas la t.n. diamantan baterion, kiu kapablas liveri energion por miloj da jaroj.
• Muzike akompanas nin Gijom' Armide per fragmento de sia kanto „La nereĝojigeblulo”. La interparolon kun Georgo Handzlik akompanas fragmentoj de liaj aŭtoraj kantoj – „Kiam venas somer’….” kaj „Ni tostu, amikoj”. La akompana al la programanonco interreta foto rilatas al la temo de nia sciencbultena rubriko.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners