Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 15.03.2024


Listen Later

En la 1307-a E_elsendo el la 15.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• La hodiaŭan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Jan Beyzym, pola jezuito, kiu kiel misiisto en Madagaskaro fariĝis pioniro de la kontraŭbatalado de lepro en ĉi tiu lando.
• En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri la Pola Kultura Sezono en Rumanio; pri la Porcelana Kabineto establita en la reĝa Wawel-kastelo; pri la rekonstruita muzeo en la urbodomo en Poznano.
• En la E-movada kalejdoskopo Maciej Jaskot prezentas etan raporton pri la okazinta lime de februaro kaj marto reta Poliglota Renkontiĝo kaj anoncas ĝian fizikan kunvenon en Prago, Ĉeĥio en majo: https://www.polyglotgathering.com/2024/eo/. Ni informas krome pri la nunjara eldono de la konkurso de ILEI kaj la familio La Torre pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj Mauro La Torre laboris.
• Muzike fragmente akompanas nin Mikaelo Povorin per sia originala E-kanto „Printempa melankolio”.
• La programinformon akompanas interreta foto prezentanta patron Jan Beyzym inter lepruloj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners