Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 15.04.2025


Listen Later

En la 1389-a E_elsendo el la 15.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• La hodiaŭa redakcia felietono estas dediĉita al la daŭranta en Pollando Sankta Semajno 2025. Ni referencas al la tradicio de Paskaj Palmoj – religie kaj laike. I.a. lige kun la nunjaraj konkursoj pri palmofarado en lokoj Łyse kaj Lipnica Murowana. Al la enketo de IBRiS, kiu elmontris i.a. la kreskantan ligiĝon de poloj al la observado de tradiciaj kutimoj. Al la Pasionaj Misteroj (rolludoj), aparte en la fama pilgrimloko en Kalwaria Zebrzydowska.
• En la komenca kulturkroniko ni informas pri debatonta en junio en Varsovio Eŭropa Reto de Scienccentroj kaj Muzeoj; pri eksterordinara intetresiĝo pri la maja kantfestivalo, kies patrono estas Ada Sari; pri oraĵumista arto ekspoziciata en Gdansko.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la Aŭstria E-Kongreso en Graz (https://eventaservo.org/e/AEK2025); pri konkurso Plej bona reganto de Esperanto, destinita al personoj C2-nivelaj (GK N-ro 1226 (2025-04-07).
• La hodiaŭan programinformon akompanas foto, kiu prezentas nunjaran scenon el Paska Dimanĉo kaj konkurso por palmelfarado en Kurpie-regiono.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners