Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 15.10.2023


Listen Later

En la 1277-a E_elsendo el la 15.10.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• En iu el niaj sondokumentoj el Torina UK ni parolis pri la informprogramero dediĉita al la Biblioteko Hector Hodler kaj ĝia nova sidejo en Varsovio. Al la temo de la biblioteko, nun troviĝanta sub la protekto de la Pola Nacia Biblioteko referencas nia interparolo kun d-ro Mark Fettes, kiu kompletigas niajn ĝisnunajn informojn per kelkaj nekonataj preparfacetoj al ĉi tiu entrepreno.
• En la kulturkroniko ni informas pri la ekspozicio „La nigra robo” en Vroclavo, dediĉita al patriotaj polinoj aktivantaj unuavice dum la Januara Insurekcio 1863. Krome pri baldaŭ bitigota valora pola arkivo en Romo, ligita i.a. kun Adam Mickiewicz.
• La hodiaŭan minifelietonon ni dediĉas al murpentra arto, kiel elemento de stratarto en la urba spaco. Al la lasta „muralo” de Varsovio dediĉita al Agnieszka Osiecka ligas ŝia kanzono en E-vesto „Vivu la bal’”, kiun kantas Jadwiga Dzięgielewska.
• En la E-komunuma segmento ni prezentas la alvokon partopreni IKU-n en Aruŝo. Ni informas pri la integriĝo de la Biblioteko Juan Régulo Pérez de HEF kun Kolektiva Katalogo de la Hispana Blibliografia Heredaĵo.
• Nian programinformon akompanas foto de unu el la modernigitaj legejoj en la Pola Nacia Biblioteko, kie eblas konsulti ankaŭ E-arkivaĵojn.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners