Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 15.10.2025


Listen Later

En la 1431-a E_elsendo el la 15.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En nia felietono pri la koninda Pollando ni parolas pri la ĵus finiĝinta plebiscito de National Geographic Traveler pri Mirlokoj de Pollando 2025. Aparte ni donas la atenton al la mirloko  „Subakvigita Arbaro”, kiu sekve de ŝtormo en 2016 aperis sur pola plaĝo ĉe Baltiko.

• En la kultura kroniko ni informas pri la Semajno de la Latinamerika Kinoarto baldaŭ okazonta en Varsovio; pri interesa ekspozicio en la ĉefurba Reĝa Kastelo pri vesto kiel komunikilo; pri retrospekta ekspozicio dediĉita al arto de Sara Lipska en Francio.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri profesoro Geoffrey Greatrex, nova membro de la Akademio de Eŭropo; pri la forpaso de la kroata esperantistino, verkistino Zora Heide. Ĉi-lastan informon akompanas la poeziaĵo „Nia junaĝa brilo” de Visnja Stahuljak en la traduko de Zora Heide.
• Muzike ni komune aŭskultas la brazilan kanton „La muzikistaro”, kiun plenumas Franca Fenati. Ĝi gajnis la 55-an Kantoparadon. La interreta foto de Paweł Lenart ĉe nia programinformo prezentas arbotrunkojn de la Subakvigita Arbaro, kiun la naturo malkaŝis en 2016.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners