Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 15.12.2023


Listen Later

En la 1289-a E_elsendo el la 15.12.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono Katalin Kovats el edukado.net, kiu hodiaŭ solenas sian 22-jariĝon kaj tiuokaze invitas por la naskiĝdatrevena zoom-a festo: https://edukado.net/novajhoj?id=898. Krome ni gratulas pro ŝia nunjara distingo per la titolo Honora Membro de UEA kaj parolas pri KER-ekzamenoj.
• La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la registro de la pola nacia danco, polonezo en la listo de la Nemateria Kulturheredaĵo de Unesko; al la pollingva traduko de Supraśl-kodekso - la plej ampleksa konserviĝinta dokumento en la kirila alfabeto el la 10-a jarcento retrovita en la apudbjalistoka Supraśl.
• En la riĉa E-komunuma segmento ni informas pri Esperantisto de la Jaro 2023, de Ondo de Esperanto, kiun titolon ricevis Sun Mingxiao (Semio); pri sep novaj membroj de la Panteono de edukado.net; pri subskribita laborkontrakto inter Litova E-Asocio kaj la Kaŭna Universitato; pri la profesiula meritsigno de la litova advokataro por Povilas Jegorovas; pri renovigita ZEO en la pola Jelenia Góra kaj 30-jariĝo de la Pola Filio de Internacia Polica Asocio.
• Muzike akompanas la programon fragmento de la kanzono „La Junularo de hodiaŭ” de la Mondanoj, kies unuan bitan albumeton lanĉis hodiaŭ Vinilkosmo.
• La programinformon akompanas la interreta foto pri neĝpriŝutita Zamenhof-knabo (konforme al la reganta nun vetero) el la blogo de la bjalistoka turisma gvidantino, Anna.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners