Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 20.02.2024


Listen Later

En la 1302-a E_elsendo el la 20.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
 Unuavice tutkorajn gratulojn kaj salutojn okaze de la daŭranta Semajno de Internacia Amikeco kaj pasonta morgaŭ Tago de la Gepatra Lingvo!!
Hodiaŭ ni denove renkontiĝas kun la intrigo de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof per ĝia 143-a fragmento.
En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la senĉesa interesiĝo de eksterlandanoj, ĉefe ukrainoj kaj germanoj, pri loĝejoj en Pollando; pri 2024-a kiel Jaro de la Panoramoj en la Biebrza-rivera Nacia Parko.
En la sciencbultena rubriko ni koncentriĝis pri la solenita hieraŭ Tago de la pola scienco kaj la 80-jariĝo de Universitato de Maria Curie-Skłodowska-Curie en Lublin.
Muzike akompanas nin fragmente la kanto en Esperanto „Tiu brakumo unika” de Lucio Avitabile, kiu gajnis la unuan lokon en la 40-a Kantoparado organizata de Heinz-Wilhelm Sprick el Germanio.
Nia akompana interreta programinforma foto prezentas alrigardon al la Biebrza-rivera Nacia Parko en la kunteksto de la solenita en ĝi en 2024 Jaro de Panoramoj.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners