Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 20.02.2025


Listen Later

En la 1379-a E_elsendo el la 20.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nian hodiaŭan felietonon ni dediĉas al la esperantista pioniro, polo Józef Waśniewski, lige kun la pasinta la 19-an de februaro lia 128-a mortodatreveno. Ni referencas i.a. al la kondolencaj vortoj de Ludoviko Zamenhof post lia morto kaj al la mencio i.a. de lia nomo – inter forpasintaj pioniroj - en la bulonja parolado.
• En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri la finiĝinta pola Chopin-konkurso, kiu ebligos al laŭreatoj i.a. partopreni la Internacian Chopin-konkurson 2025; pri la 100-jariĝo de Pola Radio kaj porokaza ekspozicio en la varsovia Teknika Muzeo; pri la ensemblo Śląsk, kiu estas reprezentanto de Pollando dum ĝia prezidanteco en la Eŭropa Unio.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri speciala mesaĝo de UEA lige kun la nunjara Tago de la Gepatra Lingvo kaj pri UEA-sponsorado de la reta kaj surloka Poliglotaj Renkontiĝoj: polyglotgathering.com/2025/eo/online/registration/.
• Akompanas nin muzikcitaĵoj i.a. el la Esperanto-marŝo de Johann Brussig. La akompana foto el la reto prezentas scenon el koncerto de la ensemblo Śląsk.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo. https://www.youtube.com
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners