Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 20.03.2024


Listen Later

En la 1308-a E_elsendo el la 20.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono konatan vjetnaman esperantistinon Ĝojo – Hoan Tran, esperantistiĝintan okaze de la Hanoja UK poste kaj nun vigle aktivantan i.a. en la junulara kaj regiona azia kaj oceana E-movado. Dum siaj studoj en A.Mickiewicz-universitato en Poznano ŝi preparas sin por fariĝi E-instruistino.
• En la komencaj aktualaĵoj ni referencas al la raportaj vortoj de UNICEF-direktorino pri infanaj viktimoj de la milito en Gazo (Gazao). Ni informas pri la funkciigita en Pollando fabriko pri recikligado de litiaj piloj. Ni sciigas pri distingo de polino, dank’ al kiu la usona kongreso proklamis Internacian Tagon de Virinoj.
• En la sciencbultena rubriko ni parolas pri la pola libro dediĉita al metrologio, kiu nun servas kiel lernolibro en Ĉinio; pri la aperinta en Pollando nova abelspecio Colletes hederae (pole - lepiarka bluszczówka).
. En la hodiaŭa elsendo krome Rico Giacometto donas la unuajn informojn pri la Brita E-kongreso okazonta inter la 3-a kaj la 5-a de majo: https://britakongreso.org/.
• Muzike akompanas nin la kanzono „Printempo” de Inicialoj cd (en fragmento) el la KD „Urbano” eldonita de Vinilkosmo.
• Nia interreta foto ĉe la programinformo prezentas la novan abelspecion, kiu aperis en Pollando.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners