Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 20.06.2024


Listen Later

En la 1326-a E_elsendo el 20.06.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ redaktoroj Gabi Kosiarska kaj Maciek Jaskot surprizis la redakciestron Barbara Pietrzak per kelkaj demandoj rilataj al ŝia esperantisteco en la kunteksto de ŝia rondcifera vivjubileo. Tiel kreiĝis mozaiko de rememoraj bildoj, kiujn ni prezentas kiel redakcian antaŭmikrofonan renkontiĝon.
• En la komencaj novaĵoj ni informas pri la kreiĝanta nova pavilono en la Muzeo de la eksa Treblinka-koncentrejo; pri daŭranta plebiscito por la Pola Arbo 2024; pri la nova turisma atrakciaĵo en Wolin.
• Hodiaŭ, la 20-an de junio – i.a. en Pollando je 22:50 ni notos Someran Solscticon - komenciĝas la somero. Tio estas temo de nia sciencinforma bulteno.
• Muzike ni prezentas fragmente la kanzonon „Amikeco” el la lasta KD de Armel Amiot, kiu aperis kiel dua oficiala muzikvideaĵo. Konsultebla adreso: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/armel-amiot.html.
• Sur la akompana al la programinformo foto videbliĝas geredaktoroj Barbara Pietrzak, Gabi Kosiarska kaj Maciek Jaskot en la iama E-redakcia ĉambro de la Pola Radio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners