Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 20.10.2023


Listen Later

En la 1278-a E_elsendo el la 20.10.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Geoffrey Greatrex, la prezidanto de la Kanada E-Asocio, kun kiu ni parolas pri la movado en la lando de la pasintjara UK, krome pri liaj profesiaj taskoj kaj la traduko el la malnovgreka de historio de militoj de Prokopio de Cezareo, i.a. en Esperanton.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri daŭra kreskotendenco konsumi legomojn kaj fruktojn; pri rekta trajnkonekto inter Varsovio kaj Munkeno ekonta komence de decembro; pri denove ĉiam pli da turistoj en Krakovo.
• Ni adiaŭe donas la atenton al la forpasinta en oktobro varsovia esperantistino, Teresa Kosieradzka.
• En la sciencbultena rubriko ni revenas al la jam traktita en niaj elsendoj fenomeno, nome muziko influanta niajn konsumismajn inklinojn.
• Ĉi-foje ne kanzono, sed poezio aperas en la daŭro de la elsendo. Paulo Sergio Viana deklamas sian poeziaĵon „Amdeklaro”. La akompana interreta foto prezentas aŭtunkoloran angulon de Krakovo, kiu rekonkeris nunjare eksterlandajn turistojn.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners