Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 25.05.2024


Listen Later

En la 1321-a E_elsendo el la 25.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Per nia hodiaŭa felietono ni invitas vin al Varsovio, kiu dank’ al la reĝo Zygmunt III Waza – Sigismundo la 3-a Vasa de ĉ. 400 jaroj estas la ĉefurbo de Pollando.
• La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la nova sezono kun Chopin-muziko en Varsovio; al la finiĝonta morgaŭ en la pola ĉefurbo Internacia Librofoiro; al la baldaŭ finiĝonta ekspozicio pri la Virinoj de fervojo.
• En la E-komunuma segmento ni citas amplekse el la lasta mesaĝo de UEA lige kun la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo.
• Muzike akompanas Armel Amiot per fragmento de la kanzono „Nek viro nek virino” el lia bita albumeto „Dezertoj” eldonita de Vinilkosmo aperanta kiel oficiala videaĵo - https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/395-oficiala-eldono-de-la-dua-bit-albumeto-de-armel-amiot,-dezertoj-hodiaŭ-la-24-an-de-majo-2024.html.
• La akompana interreta foto prezentas la oleopentraĵon de Bernardo Bellotto (la 18-a jarcento). Ĝia motivo estas alrigardo al Krakowskie Przedmieście flanke de la iama Krakova Pordego ĉe la Sigismunda Kolono.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners