Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 25.05.2025


Listen Later

En la 1397-a E_elsendo el la 25.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• La vorton „hirundoj” la jokohama „Novaĵoj Tamtamas” el majo difinas kiel >sezonvorton majan<, ĉar tiu ĉi birdo en Japanio aŭguras someron. En Pollando hirundoj aŭguras printempon. Kaj kiel estas en aliaj landoj? Skribu al ni pri tio aŭ sonmesaĝu!
• Komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al nova kunlabora iniciato inter la varsovia kaj la krakova Reĝaj Kasteloj; al esploroj konfirmantaj, ke la urbo Płock (pŭock) estas nekropolo de la Piast-dinastiaj regantoj; al nova subtera itinero sub la krakova Wawel-altaĵo kun Draka Kavo.
• El arkivo ni ĉerpas legendon pri la Krakova Drako kaj ĉeokaze ni memorigas pri la nunjaraj E-Tagoj de Krakovo (6-8.05.25).
• E-komunumaj informoj rilatas al interparolo de Povilas Jegorovas, la prezidanto de LEA kun la Alta Portektanto de BET; al la maja kongreso de kroataj esperantistoj.
• Fine ni proponas enrigardi la majan numeron de "Esperanto" de antaŭ 90 jaroj kaj doni la atenton al la tiamaj klopodoj kaj laboroj rilate internaciigon de scienc-faka terminaro, al la uzo de Esperanto por fakaj laboroj.
• Muzike akompanas nin la armena kanto en Esperanto "Velo de Espero", kiun kantas Meri Tiratsuyan. Por la hodiaŭa programinformo ni pruntis el la reto ilustraĵon el la sonvidea fabelo de Margonjo (Małgorzta Kosik) pri la Krakova Drako.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners