Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 25.07.2024


Listen Later

En la 1333-a E_elsendo el la 25.07.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Ni komune ĝoju, ĝuu, ni tostu por la prospero de Esperanto! Tio estas niaj redakciaj bondeziroj por niaj aŭskultantoj, radioamikoj, por la membroj de nia tuta E-komunumo. Ni ĝojas, ke en nia elsendo al niaj bondeziroj okaze de la Esperanto-Tago, la 26-a de julio aliĝas per la propravoĉa mesaĝo la unua vicprezidanto de UEA, Fernando Maia!
Kaj per sia kanto por la poeziaĵo de Julio Baghy „Pri Esperanto” aliĝas Joel Muhire.
• „La hobito: aŭ tien kaj reen” de John R.R. Tolkien (2005), „Kalevipoeg: estona popola eposo” de Fr.R. Kreutzwald (1975) kaj „Unu tago post la alia: letero al infano naskita” de Clelia Conterno Guglielminetti (1982) estas la bazo por nia anaŭmikrofona renkontiĝo kun red. Gabi Kosiarska pri la katalogado de Hodler-kolekto en Pola Nacia Biblioteko. Estas la okazo interŝanĝi la proprajn impresojn pri la legaĵoj, pri rete aperintaj recenzoj, sed ankaŭ informiĝi, ke pere de la katalogo en la PNB facilas akiri konojn pri tio, kiuj aliaj bibliotekoj disponas pri ekzemple titoleldonoj.
• Pliaj komunumaj informoj rilatas al sprona vizito de la KAJTO en la loko Bobrówka, kie lokaj paroĥanoj lernis Esperanton por ĝin digne bonvenigi. Ni festas Tagon de Esperanto, sed jam nun eblas plani tagon de Paralela Universo (17.08.24), pri kio ni ankaŭ informas hodiaŭ.
• En la komencaj kulturkronikaj sciigoj ni informas pri projekto de la Nacia Instituto Polonika, dokumentanta polajn spurojn en la mondo; pri kimonoj kiel arta sperto de pola dezajnistino; pri someraj vizitoj en la bjalistoka Muzeo de la Memoro pri Poloj Ekzilitaj al Siberio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners