Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 25.08.2024


Listen Later

En la 1344-a E_elsendo el la 25.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• La eĥoj ligitaj kun la 1-a UK en Afriko daŭre troveblas en nia laŭvica elsendo. Ĉi-foje pro la komuna foliumado de la kelkaj retaj periodaĵoj. Ni referencas al „Libera Folio” kaj citas el la raportaj vortoj de Tim Owen aperintaj en la teksto „En Aruŝo venkis idealismo”. Ni referencas al sezonoj.ru kaj aperinta en ĝi raporto de Jukka Pietiläinen „Unika okazaĵo en Aruŝo”, citante liajn finajn vortojn. Ni foliumas la rete aperintan septembran numeron de „Esperanto”, kiu plimulton de la numero dediĉas al la 1-a UK en Afriko, sed en kiu ni i.a. trovas ankaŭ interesajn informojn pri la antaŭinta ĝin ILEI-kongreso en la Suda Ameriko en Maceió, Brazilo.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri niĉaj lingvoj sur la pola labormerkato; pri malkreskanta interesiĝo pri vintrinkado en la monda skalo; pri fandindustriaj tradicioj registritaj kiel laŭvica pola kulturheredaĵo.
• La sciencbultena rubriko enhavas donitaĵojn pri apliko de novaj teknologioj jen por la akirado de grafeno el mikroplasto, jen por povi redati la kreiĝon de la Torina Mortotuko je la tempo de Kristo.
• Ni krome informas pri nova ZEO en Bjalistoko. Muzike akompanas nin Feri Floro per fragmento de sia kanto „Kune kun vi”. La akompana al la programinformo interreta foto koncernas la malkreskantan vinpoduktadon en la monda skalo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners