Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 25.09.2023


Listen Later

En la 1273-a E_elsendo el la 25.09.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni gastigas antaŭmikrofone du esperantistojn. Unue nia gasto estas studento de la Interlingvistikaj Studoj, Fábio Fortes el Brazilo, kiu lunde kun nia redakcio faris rekonviziton ĉe kelkaj vizitindaj lokoj en Varsovio. Sekve Maciej Jaskot interparolas kun Rafał Darasz, la reprezentanto kaj estrarano de Pola E-Junularo.
• La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas kvin novajn ekspoziciojn ĉi-aŭtune en la varsovia Reĝa Kastelo; solenaĵojn ligitajn kun la venigo de la urno kun teraj restaĵoj de elstara pola sciencisto prof. Aleksander Brückner el Berlino al Krakovo.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la enketoj de UEA celitaj al la membroj kaj ne-membroj de la Asocio, troveblaj ĉe la adresoj: https://www.surveymonkey.com/r/uea_membroj kaj https://www.surveymonkey.com/r/uea_ne-membroj; pri la 100a mortodatreveno de Ricardo Codorniú Stárico,la unua prezidanto de hispanaj esperantistoj kaj homo plurfacete grava sur la scienca kaj socia kampoj.
• La interreta foto prezentas murpentraĵon ĉe la stratpasejo tuj proksime al la varsovia Zamenhof-strato.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners