Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 25.09.2024


Listen Later

En la 1350-a E_elsendo el la 25.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas profesoro Nicolau Dols, kiu dum la Interlingvistika Sekcio de la Kongreso de Lingvistoj en Poznano analizis konverĝajn kaj diverĝajn tendencojn en Esperanto surbaze de la Tekstaro. Nia interparolo rilatas al tiu temo, krome al la lasta ekzamena sesio de Interlingvistikaj Studoj. Fine ni interparolas pri lia kontribuo al Arkones-2024. Dum ĝi li deklamis en Esperanto kaj en la kataluna la katalunan poeziaĵon „La pino de Formentor”. Tiun deklamadon li ripetis speciale por niaj aŭskultantoj.
• En la komencaj aktualaĵoj ni alrigardas la postinundan situacion en Pollando. Ni informas pri la unia decido ĝis 2026 protekti pli ol 4 milionojn da elmigrintoj el Ukrainio; pri la rilato de Svedio al la problemo de enmigrintoj en sia lando kaj pri la deziro de Nederlando kontroli propran azilpolitikon.
• En sciencbultena rubriko la atenton ni donas al baldaŭ aperonta nova profesio en Pollando, tiu de „podiatro”.
• Muzike akompanas nin Kajto per la kanto „Suno en aŭtuno”. La akompana interreta foto prezentas unu el la pinoj sur Formentor, pri kiu deklamas nia antaŭmikrofona gasto.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners