Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 25.10.2024


Listen Later

En la 1356-a E_elsendo el la 25.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• En nia elsendo ni gastigas hodiaŭ Ana Alebić-Juretić el Kroatio la diplomiĝinton de la Interlingvitikaj Studoj en Poznano kaj partopreninton de la tiea septembra Lingvistika Kongreso. Ŝi rakontas pri la esploroj faritaj lige kun sia diplomlaboraĵo, kiujn ŝi prezentis ankaŭ en la kongresa sekcio pri historia lingvistiko.
• La komencaj aktualaĵoj rilatas al deportado de nelegalaj enmigrantoj el la Unio, al polaj-ukrainaj rilatoj laŭ deklaro de la pola vicĉefministro kaj defendministro, al kulturaj eventoj lige kun la 35-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Suda Koreio.
• En sciencbultena rubriko ni informas pri la decido de la Internacia Astronomia Unio, atribuinta nomojn de kvar katolikaj monaĥinoj al la novmalkovritaj planedoidoj omaĝe al ilia malkovrado kaj katalogado de la ĉielaj korpoj en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento, do en la antaŭkomputila epoko.
• La E-komunumaj informoj koncernas pludaŭrigon de la aliĝado al la 5-a VK ĝis la 27-a de oktobro: https://VK.esperanto.net/2024/aligxilo; ankaŭ la mesaĝon de UEA lige kun la Tago de UN-o el la 24-a de oktobro.
• Muzike akompanas nin korea virtuala koruso, kiu kun Amira plenumas la kanton „Ĉiamverda arbo”. La interreta foto akompananta la programinformon prezentas foton de antaŭ 100 jaroj pri lombardiaj monaĥinoj dum ilia laboro pri malkovrado kaj katalogado de novaj ĉielkorpoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners