Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 27.07.2025


Listen Later

En la 1411-a E_elsendo el la 27.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la hodiaŭa E-elsendo ni prezentas la duan sonraporton pri la 110-a UK en Brno. Kvankam informe ni retrorigardas al la sabata tago en kies fino okazis amase partoprenita Movada Foiro niaj sondokumentoj hodiaŭ ligas al la Solena Inaŭguro de la dimanĉa antaŭtagmezo. Ni prezentas la salutmesaĝon de la reprezentantino de la familio Zamenhof – Margaret Zaleski-Zamenhof, bonvenigajn vortojn de la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Jiři Tomeček. Pliaj sonscenoj ligiĝas kun la prezento de  nomoj de la novaj Honoraj Membroj de UEA kaj prezento de la konsisto de la nova estraro de UEA: prezidanto Fernando Maia jr, vicprezidantoj Seán Ó Riain kaj So Jinsu, ĝenerala sekretario Aleks Kadar, komitatanoj Gong Xiaofeng, Zdravka Bojĉeva, Miora Raveloharison, Jérémie Sabiyumva kaj François Lo Jacomo.

Lakone ni informas pri la dimanĉa Nacia Vespero ĉe la pitoreska Špilberk-burgo prezentante fragmente la muzikcitaĵon el la prezento de la Moravia folkloro. La foto de la kastelo akompanas nian programinformon.
• La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners