Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 30.01.2024


Listen Later

En la 1298-a E_elsendo el la 30.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

• La 26-an de januaro pasis la 95-a naskiĝdatreveno de Ada Fighiera-Sikorska, longdaŭra redaktorino de „Heroldo de Esperanto”. En 1994 ni faris kun ŝi en Pola Radio apartan interparolon pri ŝi kiel esperantistino, pri ŝi kiel polino fleganta sian nacian identecon, kio ligiĝis ankaŭ kun ŝiaj dummilitaj sortoj. Hodiaŭ ni ĝin memorigas.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri alvoko de Internacia Justickortumo al Isrealo; pri la valida ekde 2024 unia leĝo rilate pakumojn; pri tio kiel eŭropanoj klasis en 2023 la plej vivindajn urbojn; pri la aperinta interesa pollingva bildstrio pri Edyta Stein, fratulino Tereza Benedikta de la Kruco.
• En la sciencbultena rubriko ni informas pri sukcese testita noveca folio protektonta birdojn kontraŭ kolizioj kun vitraj muroj.
• E-komunume ni prezentas la alvokon de TEJO lanĉitan la 25-an de januaro 2024 fariĝi ĝia Ĝenerala Direktoro: https://www.tejo.org/en/direktoro2024/.
• En la rubriko „Minutoj kun poezio” aŭdiĝas poeziaĵo de Marjorie Boulton „Kafejo”.
• Muzike akompanas nin fragmente la originala kanto en Esperanto de Nobukuni Hirosi „Iris la susur’…”. Nia akompana interreta programinforma foto prezentas Gdanskon, kiu akiris plebiscite la 4-an lokon kiel plej vivinda eŭropa urbo en 2023.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners