Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 30.05.2024


Listen Later

En la 1322-a E_elsendo el la 30.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Tobiasz Kubisiowski kun kiu ni interparolas reference al lia postdiploma staĝo pri tradukarto en la Eŭropa Komisiono kaj la nuna laboro en Luksemburgo, sed unuavice ni gratulas pro lia brila E-tradukteksto de la anglalingva romano „Matilda”, kiun aperigis Brita E-Asocio, sekve de sia konkurso.
• En la komenca parto ni parolas pri la solenata en multaj landoj, ankaŭ en Pollando religia festo de la Dia Korpo, pri ĝia tradicio historia kaj tiu ligita kun la popola celebrado. En Pollando pri ĉi-lasta atestas la surstrataj flortapiŝoj, kiuj estis registritaj en la listo de la kultura heredaĵo de Unesko. En plia novaĵbulteno ni informas pri poloj investantaj en domojn kaj apartamentojn en Hispanio; pri la Muzeo de Johano Paulo la 2-a en Wadowice kaj ĝia junulara konsilio.
• La sciencteman bultenon ni dediĉas al la 10-jariĝo de la premio Copernicus 2024 kaj distingitaj per ĝi profesoroj Andrzej Udalski el Pollando kaj Joachim Wambsganss el Germanio pro ilia kunlaboro pri astrofizikaj esploroj.
• Hodiaŭ muzike riĉigis nin brazila kanzono en Esperanto „Revante” el la Brazila Kolekto. Kantas ĝin Flávio Fonseca.
• La akompana interreta foto prezentas kiel i.a. aspektis flortapiŝoj, kiuj hodiaŭ aperis en grandaj urboj kaj malgrandaj loĝlokoj en la tuta Pollando.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners