Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 30.06.2024


Listen Later

En la 1328-a E_elsendo el 30.06.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• La antaŭmikrofona gasto de nia Redakcio estas profesorino Ilona Koutny, kiu lige kun la finiĝo de la dujara magistra studado de ĉinaj studentoj pri la angla lingvo kaj Esperanto ĉe Adam Mickiewicz-Universitato sumigas ĉi tiun unikan eksperimenton kaj prezentas ĝiajn rezultojn.
• En la komencaj novaĵoj ni informas pri reapero de la pola lingvo, post la 25-jaraj klopodoj, en la abiturienta ekzameno en Litovio; pri someraj feriplanoj de poloj en 2024; pri julia/aŭgusta muzika festivalo en Jędrzejów por kolekti rimedojn cele restaŭron de la troviĝanta tie cisterciana komplekso kaj ĝia orgeno.
• En la scienctema rubriko ni informas pri interesa malkovro de ĉinoj, kies sondilo Chang’e 6 kunportis de sur la nevidebla parto de Luno rokprovaĵojn, en kiuj estis trovita grafeno.
• Muzike akompanas nin Eruda Li per unu el dek kelkaj ĉinaj kantoj en Esperanto el la albumeto „Ĉina Spirito”.
• La akompana foto ricevita de prof.-ino Ilona Koutny prezentas sepopon de ŝiaj ĉinaj studentoj, kiuj sukcese trapasis finekzamenon lastĵaŭde.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
...more
View all episodesView all episodes
Download on the App Store

Pola Retradio en EsperantoBy Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5

5

5 ratings


More shows like Pola Retradio en Esperanto

View all
Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto by Franciska Toubale

Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto

13 Listeners

Visio podcast by Visio Kennisportaal

Visio podcast

0 Listeners

Esperanto Programo by Radio Vaticana - Vatican News

Esperanto Programo

0 Listeners