Fremdulo 3

Fremdulo 3

Download on the App Store

Fremdulo 3 episodes

  • 3/10 Fremdulo en Kuracao (kun Gabriel Labrie)

    Foje okazas, ke mi trovas min en loko, kiun mi ne komprenas. En septembro, invitita de mia amiko Gabriel, mi iris al tia loko – Kuracao. Kial ĝuste tie? Kion mi atendis kaj kion mi trovis tie? Kaj kial franclingva kanadano interesiĝas pri la papiamenta lingvo? Bonan aŭskultadon!


    Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo


    Ĉapitroj de la epizodo:

    00:00:00 Enkonduko

    00:01:30 Kial ni estas en Kuracao?

    00:09:45 Modesta provo klarigi Nederlandajn Antilojn

    00:28:20 Atendoj kaj antaŭsupozoj pri Kuracao

    00:39:50 Observoj surloke

    00:53:00 Komplikitaj rilatoj kun Nederlando

    01:04:29 Planoj de Gabriel

    1 hr 12 min
  • 3/09 Usona Radikala Fremdulo

    Bonusa epizodo, registrita kune kun Stela Besenyei-Merger (Radikala Tenero) kaj Brandono Sowers (Usone Persone) kadre de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graco, Aŭstrujo. Bonan aŭskultadon!

    Radikala Tenero: https://radikalatenero.substack.com/podcast

    • Vi estos feliĉa finfine! Babilado kun Jorge Rafael Nogueras: https://radikalatenero.substack.com/p/vi-estos-felica-finfine-babilado
    • La vivo de onklino. Intervjuo kun Stela: https://radikalatenero.substack.com/p/la-vivo-de-onklino-intervjuo-kun
    • Povus esti simple... ...sed estas ne. Intervjuo kun Carolin: https://radikalatenero.substack.com/p/povus-esti-simple-sed-estas-ne-intervjuo
    • rulante kaj movante. Intervjuo kun Claire Divoy: https://radikalatenero.substack.com/p/rulante-kaj-movante


    Usone Persone: https://usonepersone.substack.com/podcast

    • Traduku "funcle"!: https://usonepersone.substack.com/p/traduku-funcle-553
    • Ĉu Esperanto estas sekto?!: https://usonepersone.substack.com/p/cu-esperanto-estas-sekto-1a4


    Fremdulo: https://creators.spotify.com/pod/profile/fremdulo/

    • Lukse(m)burĝe (kun Gabriel Labrie): https://creators.spotify.com/pod/profile/fremdulo/episodes/307-Luksembure-kun-Gabriel-Labrie-e3ailis


    Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo

    49 min
  • 3/08 Fremdulo en Skoltlando (kun Lampido)

    Kiam mi estis lernejano en Pollando, mia imago pri skoltoj estis tre limigita – mi imagis naciisme motivitajn knabojn, kiuj prepariĝas por batali en milito. Tial la ekzisto de la Verdaj Skoltoj en Esperantujo estis por mi mistero. Mia gasto en tiu ĉi epizodo, Lampido, aktivas en tiu movado de preskaŭ dek jaroj kaj li afable konsentis klerigi min pri la temo.

    Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo

    34 min
  • 3/07 Lukse(m)burĝe (kun Gabriel Labrie)

    Foje en Esperantujo eblas ekkoni personon, kiu loĝas milojn da kilometroj for, sed tamen intense studas kaj priskribas la situacion en onia malgranda urbo. Ĝuste tio okazis al mi, kiam mi ekkonis mian hodiaŭan gaston. Gabriel Labrie estas doktoriĝanto el Montrealo, kiu esplore okupiĝas pri la lingva situacio en Luksemburgo. Sed ne nur!


    Eksciu pli pri la projekto Ellenberger:

    - artikolo en Libera Folio: https://www.liberafolio.org/2023/10/24/henri-ellenberger-kronikis-sian-vivon-en-esperanto/

    - fragmentoj el la taglibroj: https://www.liberafolio.org/2023/10/24/fragmento-el-la-taglibro-de-henri-ellenberger/

    - la taglibroj disponeblaj en la retejo de la Aŭstra Nacia Biblioteko: https://www.onb.ac.at/eo/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/tagebuecher


    Menciitaj libroj:

    - Sherry Simon, “Cities in Translation. Intersections of Language and Memory”, Routledge 2012

    - Henri F. Ellenberger, “The Discovery of the Unconscious: The History and Evolution of Dynamic Psychiatry”, unua eldono en 1970

    - Emmanuel Delille, “Une histoire comparée de la psychiatrie. Henri Ellenberger (1905-1993)”, Editions Rue d'Ulm 2021


    Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo


    Ĉapitroj de la epizodo:

    00:00:00 Enkonduko

    00:01:41 Gabriel prezentas sin

    00:07:22 Gabriel, ĉu vi estas esperantisto?

    00:18:54 La amuza rakonto pri nia unua renkontiĝo

    00:23:40 Kial Luksemburg(i)o

    00:29:38 Kiun lingvon oni parolas en Luksemburgo? (parto 1)

    00:40:10 Leĝo de Tonjo: Luksemburgo kaj Luksemburgio

    00:44:17 Kiun lingvon oni parolas en Luksemburgo? (parto 2)

    00:53:36 Doktoriĝa disertaĵo de Gabriel

    01:07:18 Uzado de Esperanto

    01:12:26 Projekto Ellenberger

    01:25:09 Esperantujo kontraŭ aliaj intereskomunumoj

    01:29:29 Dankon

    1 hr 30 min
  • 3/06 Ni juĝas Esperantujon (kun Tyron Surmon)

    Dum la mondo ŝanĝiĝas, la Esperanto-movado evoluas. En ĉi tiu epizodo Tyron Surmon kaj mi juĝas la ŝanĝojn kaj tendencojn en Esperantujo kiujn ni rimarkis dum nia movadaneco.

    Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo


    Sekcioj de la epizodo:

    00:00:00 Enkonduko - ni taksos aferojn

    00:05:30 UEA kaj TEJO

    00:22:15 Eventoj

    00:42:00 Muziko

    00:59:25 Esperanto en la reto

    01:21:30 Tutmondeco

    01:30:22 Kiomo de esperantistoj

    01:40:37 Konkludo

    1 hr 43 min
  • 3/05 Ni restu en Kontakto (kun Karina Oliveira kaj Tatu Lehtilä)

    Kiel aspektas redaktado de junulara revuo en la 21-a jarcento? Pri tio mi babilas kun de membroj de la redaktora teamo de “Kontakto”: Karina Oliveira, la redaktoro, kaj Tatu Lehtilä, provleganto. Aŭskultu do pri la kulisoj de la laboro kaj pri nia vidpunkto pri tio en la sekva interparolo en “Fremdulo”.

    Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo

    43 min
  • 3/03 Unu jaron poste (kun Rafał Darasz #3)

    Unu jaron post nia lasta, duepizoda interparolo, mi renkontiĝas denove kun Rafał Darasz – Esperanto-aktivulo, doktoriĝanto pri gestolingvistiko, unuafoja partopreninto de IJK. Ni babilas pri la ŝanĝoj, kiuj okazis ekde nia lasta antaŭmikrofona babilado, kaj pri niaj vizioj pri Esperanto-aktivado.

    Vizitu min en Telegramo: @fremdulo

    30 min
  • 3/02 Esperantuja tediĝo (kun Rafał Darasz #2)

    Resaluton! Jen la dua parto de la interparolo kun Rafał Darasz. En tiu ĉi parto ni traktas niajn spertojn en organizaĵoj Esperantaj kaj ne-Esperantaj – kaj ni diskutas pri la tediĝo kaj laco pro la laboro en ili.

    Vizitu min en Telegramo: @fremdulo

    37 min
  • 3/01 Loĝi en Pollando (kun Rafał Darasz #1)

    Saluton post longa paŭzo! Jen antaŭepizodo por la nova serio de “Fremdulo”. En ĝi mi parolas kun Rafał Darasz, doktoriĝanto pri signolingvistiko kaj la prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, pri loĝado en Pollando: ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Ĉu eblas senti sin fremdulo en sia propra lando? Ni malkovru tion en epizodo 3/01. Bonan aŭskultadon!

    Vizitu min en Telegramo: @fremdulo

    26 min

About Fremdulo 3

From the publisher's feed

Persona podkasto kun biaso por Esperanto-movado, lingvoj, muziko kaj publika transporto. #fremdulo #esperanto

More shows like Fremdulo 3

Usone Persone by Usone Persone

Usone Persone

3 Listeners