Fremdulo 3

Fremdulo 3

Download on the App Store

Fremdulo 3 episodes

  • 1/20 Esperantistiĝdatreveno

    🎂🎉 Antaŭ precize dek jaroj mi komencis lerni Esperanton. Pro tiu okazo en la 20-a epizodo mi iom retrorigardas la decidon kaj provas juĝi kiagrade ĝi influis mian postan – kaj nunan – vivon.

    Cetere, la manko de muziko havas kelkajn kialojn, el kiuj nur unu estas ke mi estas pigra. Vi estas bonvenaj plendi se tio tro ĝenas.

    7 min
  • 1/17 Vikihobioj

    Vikihodiaŭ mi vikirakontos iom pri miaj vikihobioj kaj pri tio kion mi vikifaras kiam mi fakte devus vikiprepari vikilaboraĵojn por mia vikiuniversitato. Vikivojaĝo: https://eo.wikivoyage.org

    muziko: airtone – resonance feat. SackJo22, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/airtone/61321

    12 min
  • 1/16 Novjaro en Liono

    Plenigu vian Jarkompason! https://yearcompass.com

    muziko: Martijn de Boer (NiGiD) – Malenky Prospekty feat. Javolenus, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/56495

    12 min
  • 1/15 Kial mi decidis intervjui homojn

    En la unua postkristnaska, kaj samtempe la lasta ĉi-jara epizodo mi rakontas pri miaj plej baldaŭaj planoj kaj finfine! – mi klarigas kial mi decidis fari kaj publikigi la du intervjuojn (en epizodoj #12 kaj #13). Mi ankaŭ konfesas ke mi eble ne tro kontentas pri ili…

    muziko:  cdk - Sunday de Analog By Nature kaj Aussens@iter, laŭ la permesilo CC BY: http://dig.ccmixter.org/files/cdk/53755

    11 min
  • 1/14 Kiel (ne) festi Kristnaskon en Francio

    Feliĉajn jarfinajn festojn! Aŭ… ĉu oni tamen povas festi ion? Kio surprizis min pri la franc(i)aj decembraj festoj?

    muziko: Bad Readings de Martijn de Boer (NiGiD), laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/62034

    10 min
  • 1/13 “Mi decidis plue partopreni Esperantajn eventojn” – interparolo kun Beniamin Stecuła

    En la dua intervjua epizodo aperas Beniamin, 24-jara esperantisto el Bytom (PL). Ni parolas pri niaj spertoj kiel novuloj, obstakloj por partopreni Esperanto-eventojn, kaj fine pri la planoj de Beniamin por plua Esperanto-agado. Beniamin rakontas ankaŭ iom pri sia magistra laboraĵo, en kiu li prezentis programon kiu prilaboras tekston en Esperanto.

    muziko: adrift, airtone feat. MalreDeszik, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/airtone/62216

    21 min
  • 1/12 Novulo en Esperantujo – interparolo kun Tymoteusz Smoliński

    En ĉi tiu epizodo mi parolas kun Tymoteusz (Tymek) Smoliński pri lia sperto en Esperantujo, lia kompreno pri la Esperanta kulturo kaj pri lia unua Esperanto-evento. Ĉu oni povas kontribui al nia kulturo per esperantlingvaj memeoj? Ĉu Esperanto kaj esperantismo povas esti parto de ies identeco? Aŭskultu kiel la aferojn vidas Tymek, esperantisto ekde du jaroj.

    16 min
  • 1/11 “Ĉiuj ni amegas Usonon” – nova albumo de LPG

    Ĉi tiun epizodon mi dediĉas al recenzo de la nova koncertalbumo de La Perdita Generacio – ĉar kiel ŝatanto de LPG mi ne povis tute ne komenti la longe atendatan aperaĵon. Ĉu vi pensas ke mi ŝatas la novaĵon?

    Aĉetu la albumon ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/fr/pop-rock-hip-hop-electro/la-perdita-generacio-117/5-%C4%89iuj-ni-amegas-usonon.html

    Aŭskultu la albumon ĉe Spotify: https://open.spotify.com/album/2iFi0inIthchVeCOk9P9Mz?si=MTk_pAsFSwCmTk8y0TTgyQ

    14 min

About Fremdulo 3

From the publisher's feed

Persona podkasto kun biaso por Esperanto-movado, lingvoj, muziko kaj publika transporto. #fremdulo #esperanto

More shows like Fremdulo 3

Usone Persone by Usone Persone

Usone Persone

3 Listeners